Fendotamburo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kavo-fendotamburo de la Bamilekoj en Kameruno
Pateo el Samoo

La fendotamburo, ankaŭ tomtomo, estas tradicia idiofona frapinstrumento, kiu estas uzata kiel komunikotamburo, en rita muziko kaj kiel signalinstrumento. En muzikistaro ĝi precipe fiksas la takton por la ceteraj ritmaj instrumentoj.

Konstrutipoj[redakti | redakti fonton]

Fendotambuoj estas disvastiĝintaj en Afriko, suda kaj centra Ameriko, sudorienta Azio kaj Oceanio. Oni produktas ilin el kavigitaj arbotrunkoj, bambuotuboj aŭ (tre malofte) el metalo kun unu aŭ pluraj fendoj kiel malfermaĵoj kaj ludas ilin per martelkapaj frapiloj, bastonoj kaj parte ankaŭ per la manoj. Iliaj mezuroj treege varias kaj etendiĝas ekde la malgranda templobloko longa ekde kvar centimetroj, uzata en budhisma rita muziko, ĝis la plej grandaj fendotamburoj de la Nagaoj en Asamo. Tiuj ĉi songkong konsistas el trunkoj longaj dek unu metrojn, el kiuj plura samtempe estas frapataj je minaca danĝero kiel signalinstrumento aŭ por la publikigo de gravaj novaĵoj. Simile grandajn instrumentojn produktas kelkaj popogrupoj de la Bandaoj en centra Afriko. Laŭ priskribo de etnologo Max Schmidt el 1905 la brazilaj Avetioj konstruis fendotamburojn longajn ĝis ses metroj[1]. Fendotamburo, kiun la Metropolita Muzeo de Arto akiris en la 1960-aj jaroj sur la insulo Ambrym apartenanta al la oceania insuloŝtto Vanuatuo, longas 4,27 metrojn. Ĝi estis starigita vertikale kun aliaj fendotamburoj sur la centra dancoplaco de la vilaĝo, kie ĝi estis frapata je enkondukaj kaj aliaj ritoj[2].

Grandaj fendotamburoj el arbotrunkoj plej ofte kuŝas sur la tero, pli malgrandajn sonlignojn oni portas per ŝnuro ĉirkaŭ la kolo; kiel komunikaj tamburoj ili ankaŭ pendas vertikale de arboj aŭ en turoj aparte konstruitaj por ili. Fendotamburoj povas estis rondaj, triangulaj aŭ rektangulaj, kelkaj havas bestan aŭ homan formon. La nomo „tamburo“ estas trompa, ĉar ne ekzistas membrano, kiu estas eksvingata. La instrumento estas pli parenca al metala gongo. Se oni eltranĉas la fendon ekster la mezo, du malsamaj tonoj estas frapeblaj ĉe la malsame larĝaj duonoj.

Blokaj fendotamburoj[redakti | redakti fonton]

Fendotamburo el centra Afriko, 19-a jc.

La plej simpla konstrutipo havas rektan fendon, kiun oni entranĉis en masivan lignoblokon. Al tio apartenas la orientazia lignofiŝo laŭ fiŝa formo aŭ kiel lignobulo. Pli malgrandajn lignofiŝojn oni tenas permane, pli grandajn oni metas sur ringoforman kusenon aŭ pendigas. Principe lignofiŝo konformas kun rektangula templobloko kun unu fendo, kiu produktas tonon kun plena sono. Aparte pluevoluo de ronda lignofiŝo estas song lang, kiu en la muziko de suda Vjetnamujo nomiĝas tài tù' kaj kiun ekde la fino de la 19-a jarcento la ludanto de kordinstrumento kromfunkciigas kiel pulsodonanto. Ĉe la lignokorpo estas fiksita je la finaĵo U-forma elasta strio el bubalohaŭto kun surfrapobulo, kiu estas premebla malsupren per la piedo. La vjetnama lignofiŝo mō cá funkcias per sia sulkita surfaco same kiel skrapinstrumento.

Ĉe la Minangkabaoj en okcidenta Sumatro fendotamburo longa plurajn metrojn el arbotrunko fermita ĉe la finaĵoj apartenas al la tradicio. Fotoj de Jaap Kunst el la jaro 1926 montras tian gigantan fendotamburon sur lignostablo proksimume du metrojn super la tero kun ŝirma tegmento. Oni frapis ilin dum ritoj ĉe la fendorandoj, kaj ili estis aŭdeblaj trans kilometroj. Pli malgrandaj, vertikale pendigitaj fendotamburoj utilis al la Minangkabaoj kiel signalinstrumentoj kaj estis boatforme elkavigitaj, kiel estis kutime sur kelkaj polineziaj insuloj.[3]

Lignobloko nomiĝas tuboligno-tamburo aŭ en orientazia templomuziko lignokorpo, kiu ĉe du flankoj havas du malsame profundajn fendojn kaj per tio produktas malsamajn tonojn de entute pli hela kaj akra sono.

Kavo-fendotamburoj[redakti | redakti fonton]

Tongtong, kavo-fendotamburo en orienta Javo, 1900–1940. Tiajn komunikotamburojn kutime rajtis frapi nur ilia propraĵulo, plejofte la vilaĝestro

Ili konsistas plejparte el bambuo aŭ el kavigitaj arbotrunkoj. Ekzemplo estas la balia bambua fendotamburo koprak, konsistanta el du longaj bambuotuboj, kiuj kuŝas horizontale sur stabloj kaj kiujn ludas pluraj viroj, kiuj staras ĉe ĉiuj tubo. En la unuopaj bambuosegmentoj troviĝas pokaze rekta fendo. La bambuan fendotamburon ketuk de la Pakpak-Batakoj sur Sumatro ludas du muzikantoj per po du frapiloj.

Al la kavo-fendotamburoj ankaŭ apartenas diversaj trogotamburoj en Oceanio, ekzemple la mezgranda lali, kiu disvastiĝis ekde la Fiĝioj per kun-velaj flosilboatoj profundmarotaŭgaj trans Tongo ĝis Samoo kaj aliaj insuloj de Polinezio. La simila logo de Samoo trovis ekde la kristanisma misiigo novan taskon kiel anstataŭaĵo de preĝejosonoriloj.[4]

Malofta fendotambureto en la nordo de Bangladeŝo konsistas el bambua internodaĵo kun mallarĝa fendo ĉe unu flanko. La ludanto frapas la tubon, dum kiam li turnas ĝin cirkle per unu mano, per du frapiloj, kiujn li tenas en al alia mano kiel manĝobastonetoj, produktante tiel diversajn sonkolorojn. Ĉe la Kĥasioj en la najbara barata federaciero Meghalajo unu muzikanto ludas sur tri kompareblaj, malsame agorditaj bambuaj fendotamburoj nomataj kdor. Pluevoluo estas la samregione frapataj bambutubaj citroj kiel la ĉigring de la Garoj.[5]

Lango-fendotamburoj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas tradiciaj kaj modernaj variaĵoj de fendotamburoj kun kvar ĝis ok sonlangoj. Tiujn ĉi oni formas, eltranĉante paralelajn aŭ kojnoformajn fendojn el masiva ligno. Komforme kun la nombro de sonlangoj la instrumento produktas malsamajn tonojn. Ĝi apartenas kiel ksilofono al la agorditaj idiofonoj, havas tamen neniujn fiksajn tonaltojn. Lango-fendotamburoj estas precipe disvastiĝintaj en Afriko, aparte en kulturoj, kiuj uzas tonlingvojn por komumikado de novaĵoj. Ekzemple nkumvi ĉe la Luboj en Kongo, kiu produktas kvar tonojn kaj estas ludata per du remboritaj frapiloj, estas aŭdebla en radiuso da 30 kilometroj. Alia granda lango-fendotamburo en Kongo laŭ formo de bubalo aŭ antilopo nomiĝas gugu.[6]

Uzo[redakti | redakti fonton]

Fendotamburoj batas en distra muziko la takton kaj kunordigas la komencon por la dancantoj. Pli siaspeca estas ĝia uzo kiel signalinstrumento je minaca danĝero aŭ je speciala okazo kaj dum religia ritoj. Eŭropa kaj usona klasikmuzikaj komponaĵoj elprenis ekde la komenco de la 20-a jarcento fendotamburojn el iliaj kulturaj medioj kaj adonis ilin al siaj frapinstrumentoj kiel efektinstrumentoj. Sergej Prokofjev uzis fendotamburojn en du komponaĵoj: en la 5-a simfonio el 1944 kaj la 6-a simfonio el 1945–1947. Altsona kaj malaltsona temploblokoj aperas en Music for a Great City de Aaron Copland (1964), same kiel en du verkoj de Benjamin Britten el la 1960-aj jaroj. John Cage uzis en Amores (1943) sep diversgrandajn fendotamburojn. Foje en ĵazo kaj ragtimo eksonis lignoblokojn. Ili estas utilaj ankaŭ en la muzikeduko.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Curt Sachs: Geist und Werden der Musikinstrumente. (1928) Frits A.M. Knuf, Hilversum 1965, p. 44
  2. Eric Kjellgren: From Fanla to New York and back: recovering the authorship and iconography of a slit drum from Ambrym Island, Vanuatu. En: Journal of Museum Ethnography, n-ro. 17, Pacific Ethnography, Politics and Museums, 2005, pj. 118–129, jen p. 119s
  3. Paul Collaer: Südostasien. (Werner Bachmann (eldoninto): Musikgeschichte in Bildern. Volumo 1: Musikethnologie. Lieferung 3) Deutscher Verlag für Musik, Lepsiko 1979, p. 92
  4. MGG, kol. 1106
  5. Roger Blench: Musical instruments of Northeast India. Classification, distribution, history and vernacular names. Kembriĝo, decembron de 2011, p. 12s
  6. MGG, kol. 1108

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]