Saltu al enhavo

Fenestraĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tradiciaj fenestraĵoj (anglalingve)

En grafika uzantinterfaco, fenestraĵo[1] (aŭ GUIero, aŭ ekranaĵo) estas ĉia parto de fenestro (aŭ pli ĝenerale, de la ekrano), uzata por ekigi agon: butono, menuo, rulumskalo, dialogujo ktp.

Fenestraĵoj estas virtualaj regiloj, kontraste al la aparataj (kiaj estas ekz‑e klavaro, muso ktp).

Etimologio

[redakti | redakti fonton]

Oni proponis plurajn etimologiojn por la responda angla termino widget; laŭ unu el ili ĝi populariĝis ĉar ĝi aspektas kiel valizvorto formita el window + gadget (t.e. fenestro + umaĵo) — kio do egalas al fenestraĵo.

Fakte ne ĉiuj «fenestraĵoj» estas partoj de fenestro. Se oni malvolas akcepti ĝeneraligon sinekdoĥan, oni povas diri «ekranaĵo» aŭ «GUIero».

Referencoj

[redakti | redakti fonton]