Fenicio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo de Fenicio kun ties plej gravaj urboj.

FenicioFenicujo estis lando de antikva civilizo en la nordo de la antikva Kanaano, kun ĝia koro laŭ la marbordaj ebenaĵoj de tio, kio estas aktuale Libano kaj Sirio. La fenica civilizo estis entrepreneca mara komerckulturo kiu disvastiĝis trans la Mediteraneo dum la 1-a jarmilo a.K. Tamen la antikvaj limoj de tiaj urbcentrataj kulturoj variadis. La urbo Tiro ŝajne estis la plej suda urbo. Sarepta, inter Sidono kaj Tiro, estas la plej plene elfosita urbo en la fenicia hejmlando. Kvankam la popolanoj de la regiono nomis sin la CanaaniKenaani, la nomo "Fenicio" devenas de la grekoj, kiuj nomis ilin la Phoiniki - Φοινίκη (Phoiníkē); la greka vorto por "fenicio" estis sinonimo de la koloro purpuroruĝo, φοῖνιξ (phoinix), per ĝia asocio kun la fama tinkturo Tira purpuro (kp. ankaŭ fenikso). Tiu ĉi tinkturo estis uzata en la antikva teksaĵa komerco; ĝi estis tre dezirebla. La fenicioj estis konataj kiel la "purpuraj homoj".

Urboj

Literaturo