Fenikura amaŭrornito
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Fenikura amaŭrornito, Amaurornis phoenicurus
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
A. phoenicurus Pennant, 1769 | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Fenikura amaŭrornito (laŭ la latina scienca nomo Amaurornis phoenicurus, sed ankaŭ Blankbrusta amaŭrornito) estas birdospecio de la familio de Raledoj kaj ordo de Gruoformaj. Ĝi estas amplekse distribuita tra Suda kaj Sudorienta Azio. Temas pri ardezgrizaj birdoj kun tre blankaj vizaĝo, brusto kaj ventro. Ili estas pli kuraĝaj ol plej el la aliaj raloj kaj estas ofte vidataj malrapidantaj tenante sian voston stare en malfermaj marĉoj aŭ eĉ ĉe altivaj ŝoseoj. Ili estas tre krepuskulaj en aktiveco kaj dum la reprodukta sezono, ĝuste tuj post la unuaj pluvoj, elsendas laŭtajn kaj ripetemajn kvakalvokojn.[1]
Aspekto
[redakti | redakti fonton]
Plenkreskaj fenikuraj amaŭrornitoj havas ĉefe malhelgrizajn suprajn partojn kaj flankojn, kaj blankajn vizaĝon, kolon kaj bruston. La malsupra ventro kaj subvosto estas cinamkoloraj aŭ blankaj. La korpo estas platigita flanke por permesi pli facilan trairadon tra la kanoj kaj subkreskaĵoj. Ili havas longajn fingrojn, mallongan voston kaj flavajn bekon (kun ruĝa maksilbazo) kaj krurojn. Ambaŭ seksoj estas similaj sed inoj estas iomete pli malgrandaj. Nematuraj birdoj estas multe pli senkoloraj versioj de la plenkreskuloj. La lanugaj idoj estas nigraj, kiel ĉe ĉiuj raloj.
Pni nomis kelkajn subspeciojn por la populacioj kiuj estas tre amplekse distribuataj. La nomiga subspecio estis priskribita el Srilanko, sed ĝi estas ofte plilarĝigita por inkludi chinensis de ĉeftera Hindio kaj apudaj regionojn en Azio, okcidenten ĝis Arabio kaj orienten ĝis Japanio. La ceteraj subspecioj estas tiuj de insuloj kaj inkludas insularis de Andamanoj kaj Nikobaroj, midnicobaricus de centraj Nikobaroj, leucocephala de Car Nicobar, maldivus de Maldivoj, javanicus de Javo kaj leucomelanus de Sulaveso kaj Malgrandaj Sundoj.[2][3]
Distribuado kaj habitato
[redakti | redakti fonton]Ilia reprodukta habitato estas marĉoj tra tropika Azio el Pakistano orienten ĝis Indonezio. Ili estas videblaj ĉefe en altebenaĵoj sed oni vidis ilin ankaŭ en pli altaj montetoj kiel ĉe Nainital (1300m) kaj en la Alta Montaro (1500m) en Kerala.[4][5] Tiuj grandaj 32 cm longaj raloj estas permanentaj loĝantoj tra sia tuta teritorio. Ili faras mallongdistancajn movojn kaj oni scias, ke ili koloniigas novajn areojn. Oni notis ilin kiel kelkaj el la plej fruaj koloniantoj en la vulkana insulo Rakata, rezulto de la eksplodo de la vulkano Krakatoa.[6][7] Kvankam plej ofte trovebla ĉe nesala akvo, ili troveblas ankaŭ ĉe saleta akvo kaj eĉ ĉe marbordo kiam ne estas nesala akvo kiel ĉe la vulkana insulo Barren en Andamanoj.[8]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ . Top 25 Wild Bird Photographs of the Week #23. National Geographic Voices. National Geographic Society (2012). Arkivita el la originalo je 7a de Majo, 2017. Alirita 15a de Julio, 2017 .
- ↑ (2005) Birds of South Asia. The Ripley Guide ((Volume 2)). Smithsonian Institution & Lynx Edicions.
- ↑ Abdulali, H. (1964). “Four new races of birds from the Andaman and Nicobar Islands”, Journal of the Bombay Natural History Society 61 (2), p. 410–417.
- ↑ Robertson, A. (1990). “Some altitudinal records of birds from the High Range, Kerala”, Journal of the Bombay Natural History Society 87 (3), p. 456.
- ↑ Smetacek, V. (1974). “On the increasing occurrence of typically plains-birds in the Kumaon hills”, Journal of the Bombay Natural History Society 71 (2), p. 299–302.
- ↑ (1992) “The birds of Anak Krakatau: the assembly of an avian community”, GeoJournal 28 (2). doi:10.1007/BF00177240. 84431557.
- ↑ (2010) “Range Expansion of the White-breasted Waterhen (Amaurornis phoenicurus) into Micronesia”, The Wilson Journal of Ornithology 122 (4), p. 784–788. doi:10.1676/10-012.1. 86755225.
- ↑ Ali, S. & Ripley, S.D. (1980). Handbook of the Birds of India and Pakistan. Vol. Volume 2 (dua eldono). New Delhi: Oxford University Press. pp. 169–172.
|