Sins

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Fenkrieden)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Sins (stacidomo).
Sins
Blazono de Sins
Ĉefstrato de Sins, rigardo al la preĝejo
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Muri
Koordinatoj  47° 11′ 30″ N 8° 23′ 50″ O / 47.19167 °N, 8.39722 °O / 47.19167; 8.39722 (mapo)Koordinatoj: 47° 11′ 30″ N 8° 23′ 50″ O / 47.19167 °N, 8.39722 °O / 47.19167; 8.39722 (mapo)
Areo 20,28 km²
Alteco 410 m super marnivelo
Poŝtkodo 5643
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Sins
vdr

Sins estas komunumo en la Distrikto Muri de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 3740 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Sins situas en la suda parto de la distrikto. La komunumo etendiĝas de la bordo de la rivero Reuss en oriento ĝis la kresto de la montoĉeno Lindenberg en oriento. Ĝi konsistas krom el la kerna vilaĝo Sins mem el tuta serio da izolitaj vilaĝoj kaj setlejoj, nome Aettenschweil, Alikon, Fenkrieden, Holderstock, Meienberg, Reussegg kaj Winterhalden. La plej alta punkto de la komunumo troviĝas sur la monto Lindenberg je alteco de 751 m s.m., la plej malalta punkto ĉe la bordo de la rivero Reuss je 392 m s.m. La areo de la komunumo kovras 20,28 km², de kiuj 2,64 km² estas kovritaj de arbaro kaj 1,85 km² okupitaj de la setlejoj. La tuta resto servas por agrikulturo.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Sins limas en nordo al Auw kaj Mühlau, en oriento al Hünenberg (Kantono Zugo), en sudoriento al Oberrüti kaj Dietwil, en sudo al Inwil (Kantono Lucerno), kaj en sudokcidento al suroeste Ballwil (Kantono Lucerno), kaj en okcidento al Hohenrain (Kantono Lucerno) kaj Abtwil.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La komunumo Sins disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Araŭo al Arth-Goldau. Krome ekzistas buslinioj de Sins al Gisikon, Root, Auw kaj Cham.

La plej proksima aliro al la svisa aŭtovojo A4 situas 2 km oriente de la kernvilaĝo ĉe Cham.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Sins datiĝas el la jaro 1230. La komunumo ĝis la oficiala adapto de la nomo Sins je 1-a de oktobro 1941 nomiĝis Meienberg kiel la historia urbeto, kiu situas sur ĝia teritorio.

En mezepoko Sins apartenis al la aŭstra regno de la Habsburgoj, kiuj konstruis en la unua duono de la 13-a jarcento la urbeton Maienberg kun ĝia defendoremparo. En la kadro de la Batalo de Sempach en la jaro 1386 la urbeto estis rabbruligita de la trupoj de la Svisa Ĵurkomunumo, evento, de kiu la urbeto neniam plu refortiĝis.

En la jaro 1415 la regiono estis konkerita de la Svisa Ĵurkomunumo kaj atribuita al la Liberaj Distriktoj. Post la Helveta Revolucio en la jaro 1798 ĝis la fino de la Helveta Respubliko la komunumo apartenis al la tiama Kantono Baden kaj ek de 1803 al la distrikto Muri de Kantono Argovio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]