Feodora-hejmo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Soergel-domo vajmara

Feodora-hejmo (germane: Feodoraheim, FeodorenheimWolfgang-Soergel-Haus) estas monumentprotektita konstruaĵo en Vajmaro, Germanujo.[1]. Ĝi troviĝas proksimege norde de la Jakobo-kirko.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi nomiĝis por granddukino Feodora de Saksio-Meiningen sub kies ŝirmo ĝi starigitis kiel suĉinfanejo. La de ŝi subtenata organizaĵo nomiĝis Patriotisches Institut für Frauenvereine. Inaŭguro ĝia estis en la 11.4.1912 surloke de jam pere de Maria Pavlovna Romanova en 1857 konstruita infanvartejo.

Alikonstruo fariĝis en 1913 kaj poste la tuto iĝis porinfana kliniko. [2] La konstruplanon faris la arĥitekto August Lehrmann. Porsuĉfinanvartejo aliloke en Vajmaro situanta baldaŭ ankaŭ tien-ĉi lokigitis funkcionte ĝis 1926. Ekde la 1920-aj jaroj pli kaj pli malsanaj infanoj akceptitis pro ke la funkcio de la hejmo aliorientiĝis pli kaj pli. Tio necesis ankaŭ pligrandigo. Eoste alvenis refektorio, poste supre teraso kaj poste okcidenta alo kun aliaj ĉambroj por la porflegista trejnado.

Dum nazia tempo la vajmara hejmo laboris, laŭ komisio de la eŭgenika debilulekstermejo de Stadtroda, kiel intertempa hejmigstacio antaŭ plutransporto al Stadtroda. De tie multaj neniam plu revenis. En 1977 malfermitis moderna pediatria centro. Post Turniĝo instalitis ene ankau neporinfanaj medicinaj laborejoj.

Arĥitekturo[redakti | redakti fonton]

La domo bombade trafitis en la 9.2.1945. En 1949 rekomenciĝis profesia infanzorgado. La tegmento havas lukarnojn kun meza, elsaltanta kolonego kun vertikala akso je la portalo de la pluretaĝa domo. Ekde 2005 ĝi gastigas esploradstacion nome Senckenberg-Institut (Quartärpaläontologie), kiu apartenas ekde 2000 al la Senckenberg-instituto frankfurta. Sur la portalo el travertino estas timpano kun reliefo pri virinoj kaj infanoj atestante la iaman uzon doman. Malsupre legeblas sur valorŝtala plakedo la nuna oficiala nomo Wolfgang-Soergel-Haus. Tio honoras la vajmaranon kaj paleontologon Wolfgang Soergel.[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

50.98376511.32774