Fera oksido
Fera oksido aŭ feroksido estas unu el multaj oksidoj de fero:
- Fera (II) oksido (FeO) estas nigra pulvoro, kiu estas brulopova kaj povas kaŭzi eksplodojn.
- Fera (III) oksido (Fe2O3) konata en sia natura formo kiel hematito, estas uzata en fabrikado de magnetaj bendoj kaj magnetaj diskoj. Ĝi ankaŭ konatas kiel ordinara rusto.
- Fera (II,III) oksido (Fe3O4) estas konata kiel la nigra mineralo magnetito. Ĝi ankaŭ estas trovebla sur Marso.