Ferdinand Bauer
| Ferdinand Bauer | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| Ferdinand Lucas Bauer | ||
| Naskiĝo | 20-an de januaro 1760 en Valtice | |
| Morto | 17-an de marto 1826 (66-jaraĝa) en Hietzing | |
| Lingvoj | angla vd | |
| Ŝtataneco | Aŭstra imperio | |
| Familio | ||
| Patro | Lucas Bauer (en) | |
| Gefratoj | Franz Bauer kaj Joseph Anton Bauer (en) | |
| Profesio | ||
| Okupo | botanika ilustristo esploristo presgravuristo botanika kolektisto botanikisto pentristo scienca ilustristo ilustristo scienca kolektisto | |
| Laborkampo | plantoscienco kaj vidigaj artoj | |
| Aktiva en | Vieno vd | |
| Verkado | ||
| Verkoj | Flora Graeca ❦ Illustrationes Florae Novae Hollandiae vd | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Ferdinand Lucas BAUER (20a de Januaro 1760 – 17a de Marto 1826) estis aŭstria botanika ilustristo kiu veturis en la ekspedicio de Matthew Flinders al Aŭstralio.
Bauer vojaĝis al Aŭstralio kun Matthew Flinders kiel botanika desegnisto. Li estis unu el ses sciencistoj elektitaj de Sir Joseph Banks por akompani Flinders dum lia ĉirkaŭnavigado de Aŭstralio. Li laboris sub la direkto de botanikisto Robert Brown, kaj krom pri botaniko, Bauer desegnis ankaŭ zoologiajn temojn. Lia postulema laborkvanto gajnis al li la admiron de kaj Matthew Flinders kaj Robert Brown.
En junio 1803, dum Flinders revenis al Anglio por akiri anstataŭanton por la ŝipo "Investigator", Bauer restis en Aŭstralio. Li iris al Norfolkinsulo dum ok monatoj kaj ankaŭ entreprenis ekskursojn al Newcastle, la Bluaj Montoj kaj la suda marbordo de Novsudkimrio. Bauer revenis al Anglio per la "Investigator", akompanata de 11 kestoj da desegnaĵoj enhavantaj 1 542 aŭstraliajn plantojn, 180 Norfolkinsulajn plantojn kaj pli ol 300 bestojn.

