Ferdinand Cohen-Blind

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferdinand Cohen-Blind
Persona informo
Naskiĝo 25-an de marto 1844 (1844-03-25)
en Mannheim
Morto 8-an de majo 1866 (1866-05-08) (22-jaraĝa)
en Berlino
Mortokialo ĝismorta sangoperdo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Grandduklando Badeno
Alma mater Universitato de TubingenoUniversitato de Hohenheim
Okupo
Okupo atencisto
vdr

Ferdinand Cohen-Blind (25a de Marto, 1844 – 8a de Majo, 1866) estis juda germana studento kiu klopodis murdi Otto von Bismarck, tiam Ministro-Prezidento de Prusio. Li memmortigis tuj post oni arestis lin.

Posttagmeze de la 7a de Majo li atendis Bismarck, havante revolveron, ĉe Unter den Linden, grava bulvardo en centra Berlino. La ĉefministro ĵus estis informinta al la reĝo Vilhelmo la 1-a kaj estis tiam piedirante hejmen. Kiam Bismarck estis proksime al la Rusia Ambasado, Cohen-Blind lalcelis kaj pafis dufoje el malantaŭe; Bismarck turniĝis kaj kaptis sian atakanton, kiu kapablis ankoraŭ pafi tri fojojn antaŭ alvenis soldatoj kaj arestis lin. Bismarck pluigis sian vojon hejme. Poste tiun nokton, li permesis al la kuracisto de la reĝo, Gustav von Lauer, ekzameni lin. Lauer konstatis ke Bismarck ricevis nur minorajn vundojn. Cohen-Blind estis portita al la policejo por demandaro, sed en nezorgita momento li tranĉis sian gorĝon per tranĉilo, vundante sian karotidon. Li tuj mortis en la 4 a.t. la 8an de Majo. Lia korpo estis tuj entombigita nokte sen ceremonio en la Tombejo Sankta Nikolao.