Ferdinand Freiligrath

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferdinand Freiligrath
Persona informo
Ferdinand Freiligrath
Naskonomo Hermann Ferdinand Freiligrath
Naskiĝo 17-an de junio 1810 (1810-06-17)
en Detmold
Morto 18-an de marto 1876 (1876-03-18) (65-jaraĝa)
en Bad Cannstatt
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Tombo Uff-Kirchhof vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Principality of Lippe vd
Familio
Patrino Louise Wilhelmine Freiligrath vd
Gefratoj Gisberte Freiligrath vd
Edz(in)o Ida Freiligrath vd
Infanoj Kate Freiligrath-Kroeker • Otto Freiligrath vd
Profesio
Okupo lingvisto • poeto • tradukistoverkisto vd
Laborkampo poezio • translation into German vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ferdinand FREILIGRATH (naskiĝinta la 17-an de junio 1810 en Detmold, mortinta la 18-an de oktobro 1876 en Bad Cannstatt) estis germana verkisto. Li apartenis al la grava literatura movado Juna Germanujo

Vivo[redakti | redakti fonton]

Naskiĝdomo en Detmold
Monumento en Rolandswerth

Post kelkjara frekvento de la gimnazio de la naskiĝurbo, kiun li forlasis en la aĝo de 15 jaroj, Freiligrath preferis dediĉi sin je komercaj afoj. Vendadon li ellernis ĝis 1831 en Soest antaŭ aktivi en kambiejo en Amsterdamo kaj inter 1837-39 en Barmen. Pro la supermezura aplaŭdo kiun gajnis en 1838 lia unua verko »Gedichte« li decidis forlasi la komercistan karieron kaj ekprivatuliĝis inter 1840 kaj 1841 en Vajmaro kaj Darmstadt. En 1842 li ricevis pro graco de la reĝo de Prusio jaran salajron kio ebligis iron al Sankt Goar por vivi tion gaje kaj nurpoezicele kun sia samstipendi-ĝuanto Emanuel Geibel. Tie Freiligrath ekŝanĝis la fremdajn trajtojn enpoetikajn nebulajn kontraŭ konkreta ekorientiĝo pri germanaj temoj. En sia poezia kredkonfeso »Glaubensbekenntnis« (Mainz 1844) li tuj ekbatalis sub la standardo de liberalismo kion li detale klarigis en la antaŭparolo. Samtempe li konsekvence rezignis pri la ĝis tiam bonvena reĝa apogado financa. Persekutate pro malkaŝita politika radikaleco li iris en 1845 en Svislandon de kiu li forpelitis kaj sekve irendis unu jaron poste Londonon kie li iĝis korespondanto en komerca domego.

La eŭropan revolucian movadon de 1848 li ĝojege salutis per du poemoj, »Die Revolution« kaj »Februarklänge«. Reveninte al Germanujo li ekloĝis en Düsseldorf. Pro la poeziaĵo »Die Toten an die Lebenden« li arestitis en la 29.8. kaj akuzitis pro lezo majesta. Sed li absolvitis en al 3.10. fare de asizo. De Nederlando elektita por plua loĝado li fare de la ŝtataj aŭtoritatoj elpelitis. Do li ekloĝis en Düsseldorf-Bilk. Sed jam en oktobro 1850 ordonitis al li forlasi kie eble plej frue Prusujon. Ĉar li povis dokumente provi dekjaran ŝtatanecon prusian oni akceptis lin en 1851 kiel komunumanon en Düsseldorf. Pro la dua kajero de »Politische und soziale Gedichte« kaj pro apero ĉe laborista societo en Kolonjo planitis nova malliberigo de li, al kiu li eskapis fuĝante al Londono, longe for de medioj de propagando politika; lia deĵoro tiea estis en instituto de svisa banko. Post bankroto de la komandita societo en 1867 li paŝon post paŝo revenis al muzo sia. La definitiva reveno patrujen eblis en 1868 kaj li iĝis ano de Cannstadt.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Lia poetika direkto jam frue montris superpezon de rakontado forta kaj kolorplena. Plejvolonte li pentris bildojn de la maro, la dezerto, la stepo, la pejzaĝo tropika, de bataloj kaj hororo, de situacioj pasie streĉaj sen eksigo de teneraj kaj aŭtentikaj sentoj. Tute malkutima enhavo ĉe »Gedichte« (Stuttgart 1838) kun eĉa reutiligo de aleksandroj (mallongigitaj) furoris kaj montris grandan lertecon. Interesa parenceco montriĝis al Victor Hugo, kies verkojn »Oden« kaj »Dämmerungsgesänge« li tradukis verse. Samamĵoj observatas ĉe liaj imitadoj de anglaj lirikistoj, ekz. de Thomas Moore, Robert Tannahill, Felicia Hemans, Robert Burns. Iomete malpli bonis liaj pli malfruaj politikaj kaj aktualaj poemoj; la revolucia troardo ĉefe de la aĵoj en la kolektoj »Ein Glaubensbekenntnis« (Mainz 1844), »Ça ira« (Herisau 1846), »Politische und soziale Gedichte« (Düsseldorf 1849–51) estis malnaturaj artefaritaĵoj kiĉaj.

La pli postaj, dum la dua angluja ekzilo verkitaj poemoj kaj liaj patriotismaj versaĵoj de la jaro 1870 (»Hurra Germania«, »Die Trompete von Gravelotte«) ree montris lin poeto estanta en plena formo. La poeto kiu komence reve "eraris" en romantikaj malproksimaj regionoj, iĝis iam kompatema interpretisto de la siatempa nacia vivo.

Poemojn malpolitikajn el la komenco enhavas la kolekto »Zwischen den Garben« (Stuttgart 1849), dume la la pli postaj aperis ĉe »Neue Gedichte« (Stuttgart 1876). Krome li eldonis »Rolands Album« (poemoj, Köln 1840); kune kun I. Hub kaj Aug. Schnezler la du unuajn jarkolektojn de »Rheinisches Odeon« (Koblenz 1836 kaj 1839); kun Simrock kaj Matzerath »Rheinisches Jahrbuch für Kunst und Poesie« (Köln 1840 kaj 1841); kun Levin-Schücking »Das malerische und romantische Westfalen« (Barmen 1840-42); kun Ed. Duller: »1842, Gedicht zum Besten des Kölner Doms« (Darmstadt 1842) kaj »Karl Immermann, Blätter der Erinnerung an ihn« (Stuttgart 1842); »Dichtung und Dichter, eine Anthologie« (Dessau 1854) kaj la anglalingvan antologion »The rose, thistle and shamrock« (6-a eldono, Stuttg. 1887).

Kiel tradukisto li kreis post »Englische Gedichte aus neuerer Zeit« (Zuriko 1846) la ŝekspiran »Venus und Adonis« (Düsseldorf 1849) kaj la longfellow-an »Hiawatha« (Stuttgart 1857). El lia postlasitaĵo elĉerpitis ankoraŭ du junulaj laboraĵoj, la traduko de la byron-a »Mazeppa« kaj la historieto »Der Eggesterstein« (Stuttgaat 1883). La kolekto »Gesammelte Dichtungen« (Stuttgart 1870) varmege akceptitis fare de la legantaro. Ekde 1875 li eldonis por la Hallberger-eldonejo stuttgarta ilustritan distran revuon en angla lingvo kun la titolo »Illustrated Magazine« heraus.

Familio[redakti | redakti fonton]

Lia edzino Ida Freiligrath ankaŭ brilis kiel kapabla kaj eleganta tradukistino de anglaj poemoj. Lia plej maljuna filino Käthe inverse tradukis poemojn de la patro en la angaln kaj publikigis en 1901 ĉe »Deutsche Revue« interesajn rememorojn koncerne la malpatrinon.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 7. Leipzig 1907, p. 69-70 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]