Saltu al enhavo

Ferdinand Porsche

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferdinand Porsche
Persona informo
Ferdinand Porsche
Naskiĝo 3-an de septembro 1875 (1875-09-03)
en Vratislavice nad Nisou
Morto 30-an de januaro 1951 (1951-01-30) (75-jaraĝa)
en Stutgarto
Mortis pro naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Infarkto Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Zell am See Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj germana vd
Loĝloko Birth house of Ferdinand Porsche vd
Ŝtataneco Germanio
Aŭstrio
Ĉeĥoslovakio Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Nacisocialisma Germana Laborista Partio (1937–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Ferdinand Porsche
Memorigilo Ferdinand Porsche
Familio
Dinastio Porsche family vd
Edz(in)o Aloisia Johanna Porsche (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Ferdinand Anton Ernst Porsche (mul) Traduki • Louise Piëch (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Anton Piëch (mul) Traduki (bofilo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo entreprenisto • aŭtosportisto • automotive engineer (en) Traduki • inventisto • dezajninĝeniero Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo aŭtomobila industrio vd
Aktiva en Vratislavice nad Nisou • Wolfsburg vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v • d • r

Ferdinand PORSCHE [FEadinant PORŝe], naskiĝinta la 3-an de septembro 1875 en Maffersdorf (nun Vratislavice nad Nisou, parto de la urbo Liberec en Ĉeĥio), mortinta la 30-an de januaro 1951 en Stutgarto, estis aŭstria aŭtomobil-konstruisto. Li konstruis interalie la Volkswagen-modelon Käfer ("skarabo"), laŭ tipo de Tatra T97.

Krom aŭtoj serie produktataj Porsche desegnis ankaŭ konkursajn aŭtojn. La unua modelo, "Sascha" [ZAŝa], inter 1919 kaj 1922 gajnis 43 el 51 konkursoj. Poste Porsche konstruis modelojn por la firmao Mercedes.

En 1937 li membriĝis en la nazia partio NSDAP kaj je sia avantaĝo kunlaboris kun la nazia reĝimo. En 1942 li iĝis Oberführer (ĉef-kolonelo) de SS.

Post la Dua mondmilito li estis malliberigita por preskaŭ du jaroj de la francia okupacia administracio.

En tiu tempo lia filo Ferry Porsche ekkonstruis la unuajn sporteskajn aŭtomobilojn nomitajn Porsche. La marko ankoraŭ nun apartenas al la plej renomaj altprezaj aŭtomobiloj.

Volkswagen Tipo 1 (VW Käfer, Beetle) estas aŭtomobilo fabrikita de Volkswagen kaj dezajnita de Ferdinand Porsche. Tiu modelo de aŭtomobilo estis fabrikita de 1949 ĝis 2003, kun pli ol 23 milionoj da ili. Dum multaj jaroj, ĝi konservis la rekordon de plej multe vendita aŭtomobilo iam ajn.

Porsche mortis en Stutgarto, sed estis entombigita en Zell am See en Aŭstrio.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]