Ferdinand Sterzinger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ferdinand Sterzinger
Ferdinand Sterzinger, teologo kaj juristo
Ferdinand Sterzinger, teologo kaj juristo
Persona informo
Naskiĝo 24-an de majo 1721 (1721-05-24)
en Lichtenwörth
Morto 18-an de marto 1786 (1786-03-18) (64-jara)
en Munkeno
Lingvoj germana [#]
Profesio
Okupo universitata profesoro • verkisto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Ferdinand von STERZINGER (naskiĝinta la 24-an de majo 1721 sur Kastelo Lichtenwerth en Münster/Distrikto Kufstein, mortinta la 18-an de marto 1786 en Munkeno) estis aŭstra teologo romkatolika kaj kanona juristo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La tirola Kastelo Lichtenwerth kie Sterzinger naskiĝis

Devenante el malnova tirola nobela familio Ferdinand von Sterzinger frekventis unue la gimnazion de la jezuitoj en Innsbruck. Diligenta okupiĝo pri la romiaj klasikuloj (lia retorika instruisto estis Emanuel Valberga) metis la fundamenton tre frue je scienca klereco. Li eniris en la 11.9.1740 la ordenon de la teatinanoj en Munkeno, kie li tre apogitis de la samordenano Johann von Eflweck (1705–1773).[1] Li ordinitis sacerdoto en 1742 kaj faris la monaĥajn votojn en 1742. En 1747, post kvin jaroj da studoj munkenaj, li senditis fare de la superuloj Romon kaj baldaŭ poste, pro malelteno de la tiea klimato, Bolonjon: tie li kontinuigu la studojn teologiajn kaj jurajn. En Romo estis liaj instruistoj Caraffa kaj Velo, en Bolonjo Masi kaj Offredi.

Post la reveno el Italujo Sterzinger iĝis en 1750 profesoro pri moralteologio ĉe la praga Universitato de Karolo, en 1753 pri filozofio ĉe la Teatinana monaĥejo en Munkeno, en 1756 pri kanona juro en Prago, en 1759 pri eklezihistorio kaj kanona juro en Munkeno: ĉi tie li ankaŭ iĝis prefekto por la junaj klerikoj enklostraj. En 1762 li elektitis por la daŭro de tri jaroj superulo de la monaĥejo teatinana. Tiufunkcie li dum kelkaj monatoj en Romo okaze de generalkunveno. Krome li ĉiam restis en Munkeno ĝismorte. En 1759 Sterzinger ankaŭ iĝis membro de la Bavaria Akademio de la Sciencoj laŭ rekta volo de princelektisto Maksimilano Jozefo. En 1779 li ekresponsis kiel direktoro de historia sekcio por la akademia libropresejo inspektiste.

Agado[redakti | redakti fonton]

Meriton specialan li akiris danke al la inter 1776 kaj 1778 eldonita historieklezia enkonduklibro Chronologische Einleitung in die Kirchengeschicht, por kiu Christian Friedrich Pfeffel kaj Peter von Osterwald estis liverintaj la du unuajn volumojn. Pro siaj bonaj konoj teologiaj Sterzinger engaĝiĝis kiel katolika reprezentanto kontraŭ superstiĉo kaj la evidenta malklereco de multaj fideluloj. Ekde 1766 li en multaj skribaĵoj radike kaj konvinke kontraŭis la fiaĵojn kaj aĉajojn de superstiĉo, de ĉasado de sorĉistinoj, de kredo je magio kaj fantomoj. Tiel li baldaŭ iĝis kaj en la nordo kaj la sudo de Germanujo persono konata kaj altestimata.

En 1775 li polemikis akre kontraŭ la miraklajn terapiojn de patro Johann Joseph Gaßner je Ellwangen (Wunderkuren des Pater Gaßner) kaj kontinue provis ludi gravan rolon je raciismaj kampanjoj. Tiukonekse tre gravis jenaj verkoj: Geister- und Zauberkatechismus (1783), Bemühungen, den Aberglauben zu stürzen (1785) kaj Gespenstererscheinungen, eine Phantasie oder Betrug, durch die Bibel, Vernunftlehre und Erfahrung bewiesen (1786). Memkompreneble tiaj skribitaĵoj ne plaĉis al ĉiuj tiel ke Sterzinger konfrontiĝis ankaŭ je atakoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Selectae propositiones ex philosophia mentis et sensuum. Prago 1756.
  • De libro quinto Decretalium Gregorii P. P. IX. München 1761.
  • Diss. theologica canonica etc. München 1768.
  • Academische Rede von dem gemeinen Vorurtheil der wirkenden und thätigen Hexery. München 1766.
  • Betrügende Zauberkunst und träumende Hexery, oder Vertheidigung der academischen Rede von dem gemeinsamen Vorurtheil der wirkenden und thätigen Hexerey wider das Urtheil ohne Vorurtheil. München 1767, (surrete)
  • Gedanken über die Werke des Liebhabers der Wahrheit (Agnellus März) von der Hexerey. München 1767, (surrete)
  • Chronologische Einleitung in die Kirchengeschichte; aus dem Französischen. München 1767–1778 5 Teile 1. Teil, (surrete)
  • Diss. II de jurispradentia ecclesiastica. München 1769.
  • Entwurf von dem Zustande der ersten Bairischen Kirche den Zenobiten des Klosters zu St. Peter in Salzburg anstößig fielen. München 1773.
  • Joh. Trithemius, Abts zu Sponheim, Unterricht, wie ein Priester wohlanständig leben soll. Aus dem lateinischen übersetzt. München 1774.
  • Die aufgedeckten Gaßner’schen Wunderkuren, aus authentischen Urkunden beleuchtet und durch Augenzeugen bewisen. München kaj Augsburg 1774, dua eldono. München 1775 (kun Katechismus der Geisterlehre) - Eldono interreta de Universitäts- und Landesbibliothek Düsseldorf (google)
  • Francone dell‘ Amavero Untersuchung, ob es eine Festigkeit gebe? Dabei viele andere abergläubige Irrthümer aufgedeckt werden. Nürnberg 1775.
  • Der die in die katholische Schule geführte Fragensteller über Catechismus von der Geisterlehre. Augsburg 1775, (surrete)
  • Untersuchung ob es eine Festigkeit gebe dabey viele andere aberglaubische Irrthümer wiederleget werden nebst beygefügtem Katechismus von der Geisterlehre. München 1775, (surrete)
  • Beurtheilung der Gaßner’schen Wunderkuren von einem Seelsorger und Eiferer für die katholische Religion. München 1775, interettaŭgigita eldono(surrete)
  • Geister und Zaubercatechismus. München 1783, (online)
  • Bemühungen den Aberglauben zu stürzen. München 1785, (surrete)
  • Die Gespenstererscheinungen, eine Phantasie oder Betrug, durch die Bibel, Vernuftslehre und Erfahrung bewiesen. München 1786.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Karl Friedrich Bouginé: Handbuch der allgemeinen Litterargeschichte nach Heumanns Grundriß. Teil 2, Band 6, Orell, Füßli und Compagnie, Zürich 1802, p. 308. (surrete)
  • Samuel Baur: Gallerie historischer Gemählde aus dem achtzehnten Jahrhundert – Ein Handbuch für jeden Tag des Jahres. Gottfried Adolph Grau, Hof 1804, p. 443. (surrete)
  • Samuel Baur: Neues historisch-biographisch-literarisches Handwörterbuch von der Schöpfung der Welt bis zum Schlusse des achtzehnten Jahrhunderts. vol. 5, Verlag Stettin, Ulm 1810, kol. 187. (surrete)
  • Johann Georg Meusel: Lexikon der vom Jahr 1750 bis 1800 verstorbenen teutschen Schriftsteller. Gerhard Fleischer d. J., Leipzig 1813, vol. 13, p. 371. (surrete)
  • Allgemeine deutsche Real-Encyclopädie für die gebildeten Stände. vol. 9, kvina eldono. F. A. Brockhaus, Leipzig 1820, p. 513. (surrete)
  • W. D. Fuhrmann: Handwörterbuch der christlichen Religions, und Kirchengeschichte. Band 3, Verlagsbuchhandlung Waisenhaus, Halle 1829, p. 736. (surrete)
  • Heinrich Doering: Die gelehrten Theologen Deutschlands im achtzehnten und neunzehnten Jahrhundert. Band 4, Verlag Johann Karl Gottfried Wagner, Neustadt an der Orla 1835, p. 367, (surrete)
  • Prie ĉe BLKÖ
  • Franz Heinrich Reusch: Sterzinger, Ferdinand. En: Allgemeine Deutsche Biographie (ADB). Band 36, Duncker & Humblot, Leipzig 1893, S. 124 f.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hammermayer Ludwig: "Ferdinand von Sterzinger (1721 – 1786)", in: Schwaiger Georg (Hrsg.): Christenleben im Wandel der Zeit. Erster Band: Lebensbilder aus der Geschichte des Bistums Freising, München 1987, p. 310-333, konkrete p. 330-331