Ferdinand von Waldstein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferdinand von Waldstein
Persona informo
Naskiĝo 24-an de marto 1762 (1762-03-24)
en Vieno
Morto 26-an de majo 1823 (1823-05-26) (61-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstra imperio
Familio
Patro Emanuel Philibert von Waldstein-Wartenberg
Patrino Princess Maria Anna Theresia of Liechtenstein
Frat(in)oj Francis Adam of Waldstein-Wartenberg • Johann Friedrich von Waldstein-Wartenberg • Joseph Karl Emanuel Waldstein
Edz(in)o Isabela Marie Rzewuská
Infano Q99976845
Okupo
Okupo mecenatomilitistokomponisto
vdr

Ferdinand Ernst Gabriel von WALDSTEIN (24a de marto 1762 - Vieno, 26a de majo 1823) estis germana grafo, membro de la familio Waldstein. Li estis amatora muzikisto kaj mecenato de artoj. Li estis protektanto de Beethoven kaj konvinkis la Princelektiston de Kolonjo en 1792 por ke tiu financu la veturon de la komponisto al Vieno kiel lernanto de Joseph Haydn, pro kio Beethoven povis veturi el Bonn al Vieno de kie neniam revenis kaj povis disvolvigi sian muzikistan karieron.[1] En la momento de la ekveturo, Waldstein skribis en sia persona taglibro la jenajn vortojn kiuj rezultis profetaj: Beethoven iras al Vieno por ricevi la spiriton de Mozart el manoj de Haydn.[2]

Laŭlonge de sia vivo, li plenumis la postenojn de Geheimrat (konsilisto) de la Princo-elektisto de Kolonjo, Generala Leŭtenanto de la brita armeo kaj krome estis membro de la Ordeno de germanaj kavaliroj, kie li atingis la gradon de Komtur. Beethoven dediĉis al li en 1804 la Sonaton por piano n.º 21 en C-maĵoro, opus 53, konata ankaŭ kiel Sonato Waldstein aŭ Mateniĝo.[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Daniel J. Bootstin: Los creadores, 2008, 3a eldono, ISBN 978-84-8432-976-3. [1] Konsultita la 18an de marto 2018.
  2. Roberto L. Pajares Alonso: Historia de la música en 6 bloques, bloque 1, Músicos y contexto. Editorial Vision Libros. Konsultita la 14an de aprilo 2011.
  3. The Hutchinson Encyclopedia of Music, 1995, ISBN 1-85986-179-2. Konsultita la 14an de aprilo 2011.