Ferdinando (Parmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ferdinando (Parma))
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Ferdinando la 1-a
Ferdinando
Duko de Parmo
Regado 17651802
Antaŭulo Filipo de Parmo
Sekvanto Maria Luiza de Aŭstrio
Persona informo
Ferdinando I di Parma
Naskiĝo la 20-an de januaro 1751
en Parmo, Duklando de Parmo
Morto la 9-an de oktobro 1802
en Fontevivo
Tombo Sanctuary of Santa Maria della Steccata vd
Lingvoj nederlandaitala vd
Ŝtataneco Duklando de Parmo vd
Subskribo Ferdinando (Parmo)
Familio
Dinastio Burbonoj de Parmo
Patro Filipo de Parmo
Patrino Marie Louise Élisabeth de Bourbon
Gefratoj Izabela de Burbono-Parmo • Maria Luiza de Parma vd
Edz(in)o Maria Amalia de Aŭstrio
Infanoj Karolina, princino de Saksio
Ludoviko, reĝo de Etrurio
Princino Maria Antonia
Profesio
Okupo aristokrato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ferdinando, duko de Parmo (naskiĝis la 20-an de januaro 1751 en Parmo (itale Parma); mortis la 9-an de oktobro 1802 en Fontevivo) estis ano de la parma branĉo de la burbona dinastio.

Li interesas certe la eŭropan historion, kvankam marĝene, sed li pli interesas la pedagogion kiel objekto kaj subjekto de pedagogia metodo, tra kiu liaj infaneco kaj juneco devis trapasi. Ĝuste lin miksaĵo da faktoroj metis en situacion esti proprahaŭte spertanta edukan metodon sendube, krom nova, efikan, laŭ la 18-a-jarcenta klerisma pensado.

Li naskiĝis heredanto de la Duklando de Parma ĉar filo de duko Filipo kaj de Elizabeta, filino de la franca reĝo Ludoviko la 15-a, kaj do meze de la klerisma epoko. Iliaj parencoj kaj precipe la fortega klerista instiga propono faris el li, ek de lia sesjariĝo ĝis lia dekokajariĝo, la unua eksperimento de edukado startanta el la principo de la “tabula rasa” (senenhava tavolo. Tabula rasa estis interesa studhipotezo de diversaj intelektuloj de la skoloj de Descartes, Leibniz, Baco, Comenius, Dalgarmo, Ramon Lullo. La latinaj vortaj signifas: infano estas tiom mense kaj tendence denaske senenhava ke li povas ricevi kiun ajn formon, do ankaŭ tiun de la perfekta laŭklerisma interna ideo ĉar homo estas nature ricevanta kaj ekpraktikanta ĉion bonan. Oni, do, programis el li rezultigi la novan princon por la nova klerisma epoko, nome realiganta la regadon kapablan disdoni justecon kaj feliĉon.

Sola heredanto de la Burbona dinastio en Parma, princo Ferdinando estis konfidita, en Parizo, al teamo de edukantoj-instruantoj, en kiu ĉefis Aŭgusto de Keralio, kiu estus vivinta kun li laŭ dekdu jaroj. Al li, kelkajn jarojn poste, estis helpige asociita unu el la plej brilaj francaj filozofoj de la duono de la 17-a jarcento, nome Condillac la inspiranto de la Encyclopedie kaj epigono de sensismo, kune kun la pastroj Jacquier kaj Le Seur, ekspertoj pri eksperimenta fiziko, kaj abato Millot, historiisto, estonta akademiano, ĉiuj pense proksimaj al Montesquieu kaj al Voltaire. Ĉiuj subtenantoj de la teorio laŭ kio la estonta identeco de la edukoto dependas nur de la taŭga eduka eniriĝo en la “labula rasa”/n. Do ek al la pedagogia laboratorio.

Koralio milite karieris, pasiis por la ekzaktaj sciencoj kaj malamikis al la religiaj superstiĉoj; Kondillac inaŭguris la novan metodon pli enfokusitan sur la rezonado ol sur la memoro, kaj ekspertigis novan ludon de la inversigo de la roloj: estu la princo la instruanto, li la lernanto! La tempo dediĉita al la infana kaj junula ludoj malmultas malgraŭ la edukendulo emas tiujn partopreni. La junulo ne ĉiam obeas ĉar foje cedas al la tento preĝi... Tamen la pariza klerista stabo kontentiĝe sekvas liajn progresojn preta anonci la certan proksiman enscenejĝon de la perfekta monarko; Candillac eĉ aranĝas libron por priskribi la sukceson.

Sed kiam Ferdinando, jam edziĝinta al nemulte klerismema habsburgino, ekregas (1765) en sia Parma, la klerisma pereduka strukturo rapide falos, ekprilumiĝos liaj veraj inklinoj: li komencis lasi libera sian impulson, interalie, al religiaj praktikoj kiuj intensiĝis tiel ke li fariĝis, laŭ onidira difino, la “princo de la bigotuloj”. Tiel lin priskribas franca ambasadoro en letero: “Li portas la domenikanan skapularion, li partoprenas en meso ĉiumatene... Fine li pasigas longan tagan tempon vizitante preĝejojn, kies foje li kisas la pavimon”.

Al kiu imputis la malsukceson? Tion sin demandos kleristaro proponante diversajn respondojn. Eble, oni diris, la eduka interveno komenciĝis tro malfrue, eble la tuta eduka agado devus disvolviĝi en elektita grupo, ne inter aŭ kontakte kun grupo alimaniere edukita ... Fakto estas, ke la unua eksperimento de integra edukado mizere ruiniĝis, renversiĝante al sia kontraŭo, farante el ĝia unua traktito fama ĝuste pro tio pli ol pro lia duka regado, kiu tamen estis ŝatata kaj laŭdata.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • L'Infant de Parme, Elisabeth Badinter, Fajard, Paris.