Ferdinando la 2-a (Tirolo)
Ferdinando la 2-a (naskiĝinta la 14-an de junio 1529 en Linz, mortinta la 24-an de januaro 1595 en Insbruko je Kastelo Ruhelust. Patro lia estis imperiestro Ferdinando la 1-a; edzigis lin en 1557 Philippine Welser kaj en 1582 Anna Caterina Gonzaga.
Post la potencrepuŝo de la bohemujaj asembleaj eroj, estis la ferdinanda tasko prizorgi la tiean administradon (inter 1548-67). Lia mildeco kaj - eĉ religia - toleremo bonis por la politika klimato en Bohemujo. Implikite de 1551 rekte en la regna politiko li eĉ ne malfaris vojaĝon al Nederlando por instigi la patron iĝi posteulo de Karlo. Kiam Ferdinando estis guberniestro je Bohemujo (ekde 1555), li flegis propran diplomatian interagadon kun la najbaraj princoj. Dum la kampanjo kontraŭ la turkoj li estis ĉefkomandanto de la helptaĉmentaro je Hungarujo. En 1566 li provizis al la frato kaj imperiestro Maksimiliano plurajn kavaleriajn regimentojn, ĉar sub sultano Sulejmano la tiaj teritorioj estis invaditaj la duan fojon. Je Tirolo kaj je Antaŭa Aŭstrujo li instalis pli efikan registaron (1570 kaj 1577) kaj en 1574 Tirolo mem ricevis plibonigitan administradon.
Dume la tirolanoj pagis senproteste ĉiujn impostojn, Haguenau, la alzaca klasa reprezantantaro kaj la ŝvaboj ribeletis. Laŭ la ideoj de kontraŭreformacio li ne nur kontraŭbatalis luteranismon kaj anabaptismon sed ankaŭ inspektigis la katolikan klerikaron. En 1594 li fondigis la Insbrukan kapucenan monaĥejo; samurbe li konstruigis plurajn kapelojn.
Por ke la du filoj el la unua geedzeco gajnu dignajn postenojn, Ferdinando akiris la regadon super Chomutov, Březnice (1561) kaj Velký Vřešťov (1566). Li krome pligrandigis la urbon Günzburg, kies kastelo servu kiel rezidejo por margrafo Karlo de Burgau. Ferdinando tenadis, malgraŭ egaj financaj problemoj, fortimpresan kortegon estante mecenato por artistoj kaj sciencistoj. Jam dum la estado je Prago li estis aĉetinta altvalorajn murtapiŝojn. En la Insbruka Kortega Preĝejo li finigis la tombon (cenotafo!) de imperiestro Maksimiliano la 1-a. La Kastelo Ambras ĝuis renovigon danke al li kaj alvenon de moderna biblioteko kaj kolekto de armiloj kaj kurasoj. Ĉi-tuton priskribis detale lia sekretario Jakob Schrenk.
Fonto
[redakti | redakti fonton]Steinegger, Fritz: "Ferdinand" - ĉe: Neue Deutsche Biographie 5 (1961), p. 91-92

