Ferenc Csík
Ferenc Csík | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de decembro 1913 en Kaposvár |
Morto | 29-an de marto 1945 (31-jaraĝa) en Sopron |
Tombo | Keszthely |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto naĝisto kuracisto |
Ferenc Csík [ĉIk], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Csík Ferenc Lajos estis hungara naĝisto, olimpiano, olimpika ĉampiono, kuracisto. Lia origina familia nomo estis Lengvári aŭ Lengváry, sed post duonorfiĝo kun adopto li uzis la familian nomon Csík aŭ Csik.
Ferenc Csík[1] naskiĝis la 12-an de decembro 1913 en Kaposvár, li mortis la 29-an de marto 1945 en Sopron.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ferenc Csík devenis el juda familio. Li maturiĝis en premonstrata gimnazio en Keszthely. Li akiris medicinan diplomon en 1937 en Scienca Universitato Péter Pázmány, poste li laboris en la universitata kliniko. Pro la ricevita medalo la kontraŭjudaj juĝoj ne estis validaj al li. En 1944 li soldatiĝis kiel armea kuracisto. Dum kuracado li mortis pro bombatako.
Lia edzino naskis 2 gefilojn. Li ricevis premiojn en 1935, 1936 kaj postmorte en 2005.
Sporta kariero
[redakti | redakti fonton]Ferenc Csík ŝatis naĝi en la Balatono ĉe Keszthely, mallonge li estis ano ankaŭ en la loka sportklubo. Inter 1931-1938 li estis naĝisto en ĉefurba sportklubo. Li estis hungara ĉampiono 19-foje inter 1933-1938. Li estis olimpiano en la Somera Olimpiko 1936 kun ora kaj bronza medaloj, krome en eŭropa ĉampionumo li estis la unua dufoje en 1934. Li finis sian aktivan sportan karieron en 1938, poste li havis postenon en la hungara akvasporta vivo.
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- promenejoj en Kaposvár kaj Keszthely
- statuo en Kaposvár (1936)
- strato en Sopron
- memortabulo en Budapeŝto
- lernejo en Budapeŝto
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun fotoj
- datenoj kun foto Arkivigite je 2023-01-18 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2023-01-18 per la retarkivo Wayback Machine
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM50332 hungarlingva datenaro de muzeo