Ferenc Deák (futbalisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Deák
atakanto
Personaj informoj
Naskiĝo 16-an de januaro 1922 (1922-01-16)
en Budapeŝto
Morto 18-an de aprilo 1998 (1998-04-18) (76-jaraĝa)
en Budapeŝto
Klubaj informoj
Nuna klubo
Pozicio
Profesiaj kluboj*
Jaroj Klubo Matĉoj (goloj)

* Profesiaj klubaj startoj kaj goloj
nur en hejma ligo kaj aktualaj laŭ la .

vdr

Ferenc Deák, laŭ hungarlingve kutima nomordo Deák Ferenc estis hungara futbalisto (avanulo). Li ludis en 830 matĉoj en sia vivo, dum li trafis 1370 golojn, lia meza golo per matĉo estis 1,65.

Ferenc Deák[1] naskiĝis la 16-an de januaro 1922 en Budapeŝto, li mortis la 17-an de aprilo 1998 (laŭ alia informo la mortotago estas la 18-a) en Budapeŝto.

Memortabulo pri Ferenc Deák

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Deák post la bazlernejo laboris kiel bakisto. Li ludis en pluraj futbalaj kluboj (signifaj kaj malsignifaj) inter 1940 kaj 1959. Li estis hungara ĉampiono en 1949 kaj golreĝo en 1946, 1947 kaj 1949. Li estis ankaŭ membro de la nacia hungara teamo inter 19461949 20-foje kun 29 goloj. Lia futbala kariero rompiĝis en 1949, ĉar la nova trejnisto aprezis lin politike necerta! Tial li ne povis esti olimpikano kaj membro de orteamo. Lia postfutbala vivo estas nekonata. Li ricevis premion en 1951 kaj postmorte en 1999.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • 2 memortabuloj

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]