Ferenc Domány

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Domány
Persona informo
Naskiĝo la  30-an de aprilo 1899(nun 1899-04-30)
en Hungario Gyöngyös (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 1-an de septembro 1939
en Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Londono (Anglio, Brita Imperio)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo arkitekto
vdr

Ferenc Domány [domAnj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Domány Ferenc estis hungara arkitekto.

Ferenc Domány[1] naskiĝis la 30-an de aprilo 1899 en Gyöngyös (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario), li mortis la 1-an de septembro 1939 en Londono (Anglio, Brita Imperio).

Loĝdomo en Budapeŝto fare de Domány kaj Hofstätter
Loĝdomo en Budapeŝto fere de Domány

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Domány devenis el juda familio. Li studis en Reĝa Teknikuniversitato József (lia ĉefinstruisto estis Dezső Hültl) kaj en simila universitato en Berlino. Post la diplomo en 1925 li restis en Berlino, kie li planis plurajn konstruaĵojn. Pro la nazioj li revenis al Hungario kaj li estis sukcesa arkitekto de loĝdomoj. Ekde 1936 li laboris kune kun Béla Hofstätter, sed li denove rifuĝis al Londono en 1939. Li ricevis laborpermeson. Li mortis juna, la cirkonstancoj estas disputataj.

Elektitaj planitaj konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • hotelo Woga, Berlino (1927–1930)
  • Autohotel, Berlino (1929–30)
  • etaĝaj loĝdomoj en Budapeŝto

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]