Ferenc Göndör

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Göndör
Persona informo
Naskonomo Krausz Ferenc
Naskiĝo 7-an de decembro 1885 (1885-12-07)
en Diosig
Morto 1-an de junio 1954 (1954-06-01) (68-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Lingvoj hungara
Ŝtataneco HungarioUsono
Okupo
Okupo ĵurnalisto
vdr

Ferenc GÖNDÖR [goendoer] hungara ĵurnalisto, redaktoro. Li naskiĝis en Bihardiószeg la 7-an de decembro 1885 kaj mortis en Novjorko la 1-an de junio 1954.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Ferenc Göndör debutis en Nagyvárad, poste laboris en Kaposvár. En 1912 li translokiĝis en Budapeŝton. Li estis kunlaboranto de Népszava, poste de Déli Hírlap. Dum la unua mondmilito li estis militraportisto. Li eldonis siajn militraportaĵon en kvar volumoj. En oktobro 1918 li ekigis la semajngazeton Az Ember. Dum la proletardiktaturo li estis la gvidanto de la presardirektorejo. Pli poste li alfrontis ĝin. Post la falo de proletardiktaturo li elmigris en Vienon. En 1926 li denove eldonis la gazeton Az Ember. Pli poste li elmigris en Usonon kaj loksidiĝis en Novjorko, kie li eldonis kaj redaktis ĝis sia morto sian semajngazeton.

Libroj[redakti | redakti fonton]

  • Hárman (poemantologio kune kun poemoj de Anna Szederkényi kaj Lajos Haraszthy kun enkonduko de Endre Ady, Kaposvár, 1906)
  • A háború nyomában (Budapest, 1915, Dick Manó Kiadása)
  • A szenvedések országútján, 1915;
  • Gazdálkodásom a diktatúrában, 1919;
  • Vallomások könyve, Bécs, 1923.

Fontoj[redakti | redakti fonton]