Ferenc Gyurkovits

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Gyurkovits
Persona informo
Naskonomo Gyurkovits Ferenc
Naskiĝo 28-an de marto 1876 (1876-03-28)
en Budapeŝto
Morto 20-an de januaro 1968 (1968-01-20) (91-jaraĝa)
en Lučenec
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Hungara Belarta Universitato
Okupo
Okupo pentristo • artisto
vdr

Ferenc Gyurkovits [djurkoviĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gyurkovits Ferenc estis hungara, poste ĉeĥoslovakia pentristo. Lia familia nomvarianto estis Gyurkovics [djurkoviĉ], lia baldaŭa slovaka persona nomo estis František.

Ferenc Gyurkovits [1] naskiĝis la 28-an de marto 1876 en Budapeŝto (Hungara reĝlando), li mortis la 20-an de januaro 1968 en Lučenec (Ĉeĥoslovakio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Gyurkovits frekventis belartan mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Reĝa Belarta Altlernejo en 1896. Lia plej grava instruisto estis Ede Balló. Li plulernis en akademioj Julian kaj Colarossi en Parizo inter 1902-1904, poste jaron en arta akademio en Munkeno de Franz Defregger. Hejmenveninta ekde 1917 li ekspoziciis. Ekde 1910 li pentradis en Losonc. Tiu urbo apartenis al la nova ŝtato Ĉeĥoslovakio depost Traktato de Trianon. En la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj li havis privatan pentristan lernejon. Li pentradis pejzaĝojn, ĝenrojn, pli malofte aĵpentraĵojn kaj portretojn. Li aĝis 90, kiam li diligente pentradis.

Elektitaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Memportreto (1963)
  • Arbarinterno
  • Stratoparto
  • Vilaĝfino
  • Antaŭ spegulo

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]