Ferenc Hajós

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Hajós
Persona informo
Naskiĝo 17-an de junio 1935 (1935-06-17) (88-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj slovenahungaragermanarusaanglakroata
Ŝtataneco Slovenio
Alma mater Zagreba universitato
Okupo
Okupo juĝistodiplomato
vdr

Ferenc Hajós [hajOŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hajós Ferenc estis slovenia hungara juĝisto, diplomato, ambasadoro. Lia avo estis Mihály Hajós.

Ferenc Hajós[1] naskiĝis la 17-an de junio 1935 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Hajós devenis el varia hungara-slovena familio apartenanta al la hungara minoritato en Jugoslavio. Li lernis en Lendava, pli poste en Murska Sobota (li lernis ankaŭ muzikon), fine li akiris juran diplomon en Zagreba universitato en 1958. Dum la studentaj jaroj li estis ankaŭ pianisto por helpi sian buĝeton. Post siaj studoj li estis dirigento en Murska Sobota, poste juĝisto en Lendava. Ekde 1963 li partoprenis en laboroj pri minoritataj aferoj. Inter 1992-1998 li estis la unua ambasadoro de la ĵus sendependa Slovenio al Hungario kaj Ukrainio kun rezidejo en Budapeŝto. Ekde 1999 li estas membro de la Komitato por la Protekto de Naciaj Minoritatoj de la Konsilio de Eŭropo. Li ricevis hungaran premion en 1991. Lia edzino estas slovenino, kiu naskis 2 gefilojn.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Egyenjogúság és alkotó jellegű együttélés (1982)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]