Ferenc Halász (muzikpedagogo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Halász
Persona informo
Naskiĝo la  27-an de januaro 1930(nun 1930-01-27)
en Hungario Győr (Hungara reĝlando)
Morto la 15-an de decembro 1994
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo violoninstruisto • universitata instruisto
vdr

Ferenc Halász [halAs], laŭ hungarlingve kutima nomordo Halász Ferenc estis hungara muzika mezlerneja kaj altlerneja instruisto. Li estis tiu violonisto, kiu neniam koncertis, nur instruis, sed tion en majstra grado.

Ferenc Halász [1] naskiĝis la 27-an de januaro 1930 en Győr, li mortis la 15-an de decembro 1994 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Halász frekventis muziklernejon en sia naskiĝurbo, poste li studis inter 1946-1953 en la Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt. Liaj plej gravaj instruistoj estis Ferenc Gábriel kaj Ede Zathureczky. Post siaj studoj li instruis en diversaj lernejoj violonadon, inter 1962-1994 jam en la Muzikarta Altlernejo. Li instruis ankaŭ en konservatorio (tiam muzika mezlernejo) inter 1972-1981, iam li estis ankaŭ lernejestro. Li ofte konsultis pri la instrumetodiko kun hungaraj kaj sovetuniaj pedagogoj, aparte menciindas Loránd Fenyves. En la Altlernejo Halász atingis la postenon katedrestro. Li volonte kunlaboris kun psikologoj kaj gimnastikistoj, kiuj helpis la instruadon.

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.