Ferenc Hiry

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

HIRY Ferenc (hiri) estis hungara hungara pedagogo, verkisto naskita en Ilosva la 2-an de novembro 1798 kaj mortinta en Zilah la 5-an de decembro 1876.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Hiry post la fino de la reformita altlernejo de Koloĵvaro studis en Germanio, Svislando kaj Francio. En 1829 li iĝis la instruisto-direktoro de la reformita altlernejo de Zilah. Li partoprenis en la reformmovadoj de departemento Közép-Szolnok. Li ĉesis la instruadon en latina lingvo kaj prelegis ĉiujn studobjektojn en hungara lingvo. Je la eksplodo de la liberecbatalo en 1848 li sendis siajn lernantojn por esti honvedoj. Li povis instrui denove nur post 1856. Li verkis krom artikoloj poemojn kaj tradukis plurajn teatraĵojn hungaren. Li faris multe por fruktokultivado en Szilágyság.

Fonto[redakti | redakti fonton]