Ferenc Horváth (aktoro)
Aspekto
Ferenc Horváth (aktoro) | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Horvát Ferenc Nándor |
Naskiĝo | 8-an de junio 1913 en Budapeŝto |
Morto | 31-an de marto 1993 (79-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (1932–1935) ![]() |
Okupo | |
Okupo | aktoro teatrestro universitata instruisto ![]() |
Ferenc Horváth [horvAt], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Horváth Ferenc, estis hungara aktoro, altlerneja instruisto. Lia familia nomvarianto estis Horvát.
Ferenc Horváth[1][2] naskiĝis la 8-an de junio 1913 en Budapeŝto, li mortis la 31-an de marto 1993 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ferenc Horváth devenis el juda familio. Li akiris aktoran diplomon en Teatroarta Akademio de Budapeŝto en 1935. Post la diplomo li estis aktoro en pluraj teatroj, sed pro la kontraŭjudaj leĝoj ekde 1939 nur en juda teatro. Inter 1945–1949 li apartenis al la Nacia Teatro (Budapeŝto), poste li fondis teatron. Inter 1952-1954 li instruis en la akademio, dum inter 1953–1970 li ludis en Teatro Madách. Li edziĝis en 1962 kaj ricevis premiojn inter 1955-1983.
Elektitaj teatraj roloj
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare:
- Vintra Fabelo - malnova ŝafisto
- Somermeznokta sonĝo - Egeus
- Molière:
- La friponaĵoj de Skapeno - Leander
- Kleraj virinoj - Ariste
- Sofoklo: Reĝo Edipo - pastro
- Anton Ĉeĥov: Tri fratinoj - Fedotik Aleksej Petroviĉ
- Zsigmond Móricz - Mihály Fazekas: Ludas Matyi - titolrolo
- Carlo Goldoni: A hazug - Florindo
- Alfred de Musset: Lorenzaccio - kardinalo Cibo
- Marcel Aymé: Nem az én fejem - Maillard
- Agatha Christie: "Muskaptilo" - Paravicini
Elektitaj filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Tűz (1948)
- Rokonok (1954)
- Budapeŝta printempo (filmo) (1955)
- Filoj de l' ŝtonkora homo (1964)
- Rózsa Sándor (1971; televida serio)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM58505 hungarlingva datenaro de muzeo
- ↑ https://www.imdb.com/name/nm0395738/ usona filma datenaro