Saltu al enhavo

Ferenc Horváth (radiologo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Horváth (radiologo)
Persona informo
vdr

Ferenc Horváth [horvAt], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Horváth Ferenc, estis hungara radiologo, altlerneja instruisto.

Ferenc Horváth (radiologo)[1] naskiĝis la  7-an de junio 1922 (nun 1922-06-07) en Csót, li mortis la 27-an de marto 2012 en Budapeŝto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Ferenc Horváth (radiologo) maturiĝis en benediktana gimnazio en Pápa en 1942, poste li estis soldato 3 jarojn, pli poste militkaptito jaron. Li akiris medicinan diplomon en Medicina Universitato de Budapeŝto en 1952. Post la diplomo li denove soldatiĝis jam kiel ĉefleŭtenanto kaj laboris en armea ĉefurba hospitalo, en 1956 li akiris radiologian licencon, fine post la hungara revolucio de 1956 li civiliĝis. En kliniko li estis asistanto (1957–1961), lektoro (1961–1967), poste inter 1967–1974 li havis postenon en instituto, fine li estis profesoro en Universitato Semmelweis (1974–1992). Inter 1982-1992 li estis ankaŭ kliniestro, poste li pensiuliĝis. Intertempe li kandidatiĝis (CSc) en 1967, li doktoriĝis en 1974 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li edziĝis en 1952, poste 2 filinoj naskiĝis. Li ricevis 3 memormedalojn.

Elektitaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • Kevéssé differenciált orsósejtes csontsarcoma klinikailag gyógyult esete. (kunaŭtoro, 1957)
  • A csontos mellkas torzulásának röntgen-anatómiája és az alakváltozás befolyása egyes mellkasi szervek functiojára. (disertaĵo, 1966)
  • Az öregkor és a csípőízület degeneratív jellegű elváltozása. (kunaŭtoro, 1968)
  • Perkután diagnosztikus és terápiás beavatkozások elzáródásos sárgaságban. (monografio, kunaŭtoro, 1986)
  • A radiológia alapfogalmai. (studenta lernolibro, 1987, 5-a eldono: 1999)
  • Osteoarticularis kórformák klinikai és radiológiai alapfogalmainak régiók szerinti elemzése. (kunaŭtoro, 1997)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.