Ferenc Kőrösy (kemiisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Kőrösy
Persona informo
Naskiĝo 20-an de majo 1906 (1906-05-20)
en Budapeŝto
Morto 1-an de januaro 1997 (1997-01-01) (90-jaraĝa)
en Be'er Ŝeba
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Familio
Patro Kornél Kőrösy
Okupo
Okupo kemia inĝeniero
vdr

Ferenc Kőrösy [kOroŝi], aŭ Francis de Korosy, laŭ hungarlingve kutima nomordo Kőrösy Ferenc estis hungara kemiisto, pedagogo, membro ekstera de Hungara Scienca Akademio (1995). Li estis nepo de statistikisto József Kőrösy.

Ferenc Kőrösy [1][rompita ligilo] naskiĝis la 20-an de majo 1906 en Budapeŝto. Li mortis la 1-an de januaro 1997 en Be'er Ŝeba.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Kőrösy frekventis ĉeflernejon en Karlsruhe, poste universitaton en Budapeŝto, kie li ricevis diplomon en 1929. Inter 1932-1939 li laboris en laboratorio de fabriko en Budapeŝto, dum la 2-a mondmilito en universitata laboratorio. En 1947 li ekinstruis en la universitato de Budapeŝto. Post la revolucio en 1956 li migris al Israelo, kie li havis postenon en instituto, krome li instruis en Universitato Ben-Gurion de Negevo, baldaŭe ankaŭ en universitato en Jerusalemo.

Li okupiĝis en Hungario pri distilado de kriptono, en Israelo pri filtrado de sala akvo per speciala membrano. Li ricevis israelan premion.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Adatok a philoridzin chémiájához (1928)
  • Egy asszimiláns zsidó cionizmusa (1944)
  • Influence of strongly bound counter-ions on permselective membranes (1968)
  • Membrane fouling and studies on new electrodialysis membranes (1970)

Fontoj[redakti | redakti fonton]