Ferenc Kozma (agronomo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Kozma
Persona informo
Naskiĝo 19-an de septembro 1826 (1826-09-19)
en Sőrnye
Morto 6-an de julio 1892 (1892-07-06) (65-jaraĝa)
en Mezőhegyes
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo agronomo
vdr

Ferenc Kozma, laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj pli komplete Kozma Ferenc Albert estis hungara agronomo, oficiro. Lia nobela antaŭnomo estis leveldi, lia frato estis Sándor Kozma.

Ferenc Kozma [1] Arkivigite je 2016-06-08 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 19-an de septembro 1826 en jam perinta vilaĝo Sőrnye [ŝOrnje] en meze de Somogy (historia departemento), li mortis la 6-an de julio 1892 en Mezőhegyes.

Monumento pri Ferenc Kozma en Mezőhegyes
Memortabulo pri Ferenc Kozma

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Kozma jam tre frue interesiĝis pri la ĉevaloj. Li frekventis kalvinanan gimnazion en Pápa, poste li finis armean oficiran lernejon en 1843. Post siaj studoj li estis soldato en Kroatio, post 2 jaroj li estis eskorto en Vieno en rango leŭtenanto. Komence de la Hungara revolucio de 1848 li rifuĝis ĉevale al Hungarlando kaj li aliĝis al la hungara armeo. Post falo de la liberecbatalo li kaŝiĝis, iom poste li vivis en Baracska. Li edziĝis kaj li okupiĝis pri bieno de la edzino. En 1867 li ricevis postenon en la Ministerio pri agrikulturo en Budapeŝto. Post 2 jaroj li ricevis la taskon krei elitan bredejon pri ĉevaloj en Mezőhegyes. En 1872 Francisko Jozefo la 1-a (Aŭstrio) vizitis la ĉevalbrdejon, li tuj nomumis Kozma-n ministeria konsilisto. En 1885 en ekspozicio la ĉevaloj de Mezőhegyes havis tuteŭropan famon. Li ricevis Honoran legion kaj aliajn premiojn.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A földmívelési miniszterium lótenyésztési és állam-ménesügyi osztálya köréből (1869)
  • Nyilt levél országos lótenyésztésünk ügyében (1873)
  • Lótenyészintézetek tárgyában előterjesztés (1875)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]