Ferenc Krieg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Krieg
Ferenc Krieg
Ferenc Krieg
Persona informo
Naskonomo Krieg Ferenc
Naskiĝo 25-an de majo 1921 (1921-05-25)
en Zalaegerszeg
Morto 4-an de marto 2013 (2013-03-04) (91-jaraĝa)
en Szombathely
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Ferenc Krieg, laŭ hungarlingve kutima nomordo Krieg Ferenc estis hungara pentristo.

Ferenc Krieg [1] Arkivigite je 2018-06-12 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 25-an de majo 1921 en Zalaegerszeg, li mortis la 4-an de marto 2013 en Szombathely.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Krieg frekventis privatan lernejon pri pentro inter 1938 kaj 1940 en Budapeŝto. Liaj majstroj estis Tibor Gallé kaj Imre Révész (pentristo). Li plulernis en Belarta Altlernejo inter 1942-1945 de Rezső Burghardt, Róbert Berény, Móric Gábor kaj János Rozs. Post siaj studoj li faris diversajn laborojn, plej longe li estis geografo en geologia instituto. Ekde 1970 ĝis sia morto li vivis en Szombathely. Li partoprenis en geologia ekspedicio en Mongolio inter 1969-1970 kaj en 1973, kie li pentradis la pejzaĝojn kaj homojn. Li ricevis premion en 1949.

El solaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • Pápa (1962)
  • Szombathely (1974, 1981, 1997, 2001
  • Körmend (1996)
  • Budapeŝto (2007)

El kolektivaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • Budapeŝto (1949, 1961)
  • Vieno (1992)
  • Szombathely (1995–2003)

Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Piran
  • Csendélet
  • Velencei Rio

Fontoj[redakti | redakti fonton]