Ferenc Kunics

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ferenc Kunics [kuniĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kunics Ferenc estis hungara pastro, monaĥo, profesoro, bibliotekisto. Liaj familiaj nomvariantoj estis Kunits, Kunich.

Verko de Ferenc Kunics

Ferenc Kunics [1] naskiĝis la 8-an de aŭgusto 1697 en Hungara reĝlando en Németciklény (nuntempa Eisenzicken en Aŭstrio). Li mortis la 26-an de oktobro 1763 en Sopron.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Kunics aliĝis al la jezuitoj en 1714. Li studis filozofion (komprenu sciencojn) en Vieno, teologion en Graz. Li akiris diplomojn en ambaŭ lokoj. Post siaj studoj li instruis en Kolozsvár (1730), en Jezuita Universitato de Nagyszombat (1733-1737), Kassa (1738-1741, en la lasta jaro li estis rektoro), Buda (1745), denove Nagyszombat, kie li estis rektoro (1748/49–1751/52) [2], Eger (1751), denove Nagyszombat (1755), denove Kassa (1759-1761). En la sekva jaro li emeritiĝis, tamen li estis bibliotekisto en Sopron.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Epistolae heroum sacrae et profanae (1732) Vidu la bildon!
  • Monumentum gratitudinis res gestas virorum, quorum singulari beneficio stat... (1738)
  • Regulae juris canonici auditoribus oblatae ... (1741)
  • Szedecziás, Keserves játék, melyet magyar nyelven szerzett (1753) - tradukita dramo prezentita en Eger

Fontoj[redakti | redakti fonton]