Ferenc Lehár

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monumento pri Lehár en Komárno

LEHÁR Ferenc (germane Franz Lehar), naskita la 30-an de aprilo 1870 en Komárom, mortinta la 24-an de oktobro 1948 en Bad Ischl) estis hungardevena komponisto aŭstria.

Kune kun Imre Kálmán li karakterizis la "arĝentan epokon" de la viena opereto inter la mondmilitoj.

Lehár studis muzikon en Prago kaj unue estis armea orkestrestro; ekloĝinte en Vieno li koncentriĝis al verkado de opereta muziko. Lia unua granda sukceso estis la opereto Die lustige Witwe (la gaja vidvino) en 1905.