Ferenc Mérei

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ferenc Mérei, laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Mérei Ferenc estis hungara psikologo, profesoro.

Ferenc Mérei
Memortabulo pri Ferenc Mérei
Premio Ferenc Mérei

Ferenc Mérei [1] naskiĝis la 24-an de novembro 1909 en Budapeŝto. Li mortis la 23-an de februaro 1986 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Mérei devenis el juda familio. Li abiturientis en sia naskiĝurbo, poste li plulernis en Sorbonnen. En 1930 li aliĝis al la franca komunista partio. Li akiris 2 diplomojn en Parizo. Hejmenveninta li ne trovis postenon, li iĝis psikologo sen salajro, krome li instruis lingvon. Tiutempe li edziĝis. Dum la nazia erao li estis trudlaboristo, sed li rifuĝis kaj aliĝis al la Ruĝa Armeo, kie li estis batalanta kapitano. Post la 2-a mondmilito li gvidis psikologian instituton, krome li instruis en altlernejo. En 1950 li senposteniĝis (ĝis 1956), li vivis plu el tradukaĵoj. En 1958 li estis akuzita false kaj li estis kondamnita je 10 jaroj. Li ricevis amnestion en 1963. En la sekva jaro li eklaboris en la centra psikiatria hospitalo, kie li iĝis signifa psikologo-psikiatro. Li ricevis premion Kossuth en 1949, alian signifan premion en 1982.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A gombozó gyermek (1937)
  • A pályaválasztás lélektana (1942)
  • Az együttes élmény (1947)
  • A pár és a csoport (1967)
  • Gyermeklélektan (1970)
  • "…Vett a füvektől édes illatot" (1986)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Budapeŝto
  • premio "Mérei Ferenc"
  • instituto "Mérei Ferenc", kie estas ankaŭ memormuzeo

Fontoj[redakti | redakti fonton]