Ferenc Münnich

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Münnich
Münnich Ferenc 1921.jpg
Persona informo
Naskonomo Münnich Ferenc Nándor Ede
Naskiĝo 18-an de novembro 1886 (1886-11-18)
en Seregélyes
Morto 29-an de novembro 1967 (1967-11-29) (81-jara)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto [#]
Lingvoj hungara [#]
Ŝtataneco Hungario [#]
Alma mater Universitato Eötvös Loránd [#]
Partio Hungara Komunista Partio [#]
Profesio
Okupo politikisto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

MÜNNICH Ferenc (16-a de novembro 1886 Seregélyes29-a de novembro 1967, Budapeŝto) estis hungara komunista politikisto; ĉefministro inter 1958-1961.

Ferenc Münnich

Li studis juron, en la unua mondmilito (1915) li estis militkaptita kaj transportita al Siberio, kie li enpaŝis la Bolŝevikan Partion (1917). Li hejmenvenis en 1918 kaj partoprenis en la fondo de la Hungara Komunista partio. Dum la Hungara Sovetrespubliko (1919) li estis politika komisiito ĉe la (hungara ruĝa) armeo. Post la fiasko de la Sovetrespubliko, li fuĝis eksterlanden kaj poste partoprenis eĉ en la Hispana Enlanda Milito. Li vivis 1939-1945 en la Sovetunio. En la jaro 1945 li hejmen veturis kaj iĝis ĉefpolicestro de Budapeŝto (1946-1949). Li laboris kiel diplomato en diversaj ĉefurboj (195-1956 Helsinki, Sofio, Moskvo), ĉefministro inter 1958-1961, poste ĝis 1966 ano de la PK (Politika Komitato).

Li estis forta apoganto, inicianto de invito de rusaj trupoj por superi la Hungaran revolucion de 1956. Nikita Ĥruŝĉov apogis lin kiel estontan ĝeneralan sekretarion por Hungario, sed Tito kontraŭis tion kaj apogis János Kádár-on.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.