Ferenc Mádl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ferenc Madl)
Ferenc Mádl
Persona informo
Mádl Ferenc
Naskiĝo 29-an de januaro 1931 (1931-01-29)
en Bánd
Morto 29-an de majo 2011 (2011-05-29) (80-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Universitato Eötvös Loránd • Universitato de Strasburgo • ELTE Faculty of Law vd
Partio sen valoro vd
Subskribo Ferenc Mádl
Familio
Edz(in)o Dalma Mádl vd
Profesio
Okupo politikisto • universitata instruisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

MÁDL Ferenc (nask. 29-an de januaro, 1931- mortis la 29-an de majo 2011) estis prezidento de Hungario, ekde la 10-a de aŭgusto 2000 ĝis aŭgusto de 2005. Li estas membro de Academia Europaea.

Li naskiĝis en la vilaĝo de Bánd, en departemento de Veszprém. Li diplomiĝis en ELTE pri juro en la jaro 1955. Ĝi studlaboris inter 1961-1963 en la internacia kompara jura fako de la Strasburga Universitato. Li laboris ĝis 1973 en stata instanco (Ŝtata kaj Jura Instituto de la Hungara Scienca Akademio), poste iĝis universitata instruisto. Li estis ekde 1978 direktoro de fako pri civilistikaj esploroj ĉe la jura fako de ELTE. Li estis ekde 1985 gvidanto de la Internacia Privatjura Katedro de ELTE.

Li akiris la kandidatan gradon de la ŝtat- kaj jurscienco en 1964, la doktoran gradon en 1974. Li estas ano de la Hungara Scienca Akademio ekde 1987 kiel korespondanta ano, ekde 1993 kiel ordinara ano.

Li okupiĝis kiel juristo-akademiisto pri la civila, kompara juro, komerca juro, internacia privatjuro, juraj problemoj de la internaciaj ekonomiaj rilatoj. Li estas ano de la Internacia Komercjura Akademio, li instruis eksterlande kiel gastprofesoro. Li verkis multajn librojn.

Li laboris en la dekstra registaro de József Antall ekde la 23-a de majo 1990 ĝis la 22-a de februaro 1993 kiel ministro sen portfolio. Li superrigardis la Hungaran Sciencan Akademion kaj lia tasko estis la reprezentado de la registaro en internaciaj organizaĵoj. Li estis prezidanto en multaj ŝtataj organizaĵoj. Li laboris ekde la 22-a de februaro 1993 ĝis la 15-a de julio 1994 kiel Eduka kaj Kleriga Ministro. En 1995 li estis komuna kandidato por la ŝtatprezidenteco fare de la dekstraj partioj (MDF, KDNP kaj Fidesz). Li estas ekde 1996 la prezidanto de la asocio Hungara Civila Kunlaboro. Li estis ekde 1999 ano de la registara scienca konsilentaro.

Li ricevis la 15-an de marto 1999 la ordenon de Széchenyi pro sia internacia scienca, jura laboro. Li estis ordinara membro de Hungara Scienca Akademio.

Familio[redakti | redakti fonton]

Lia edzino estis Dalma Némethy [ne:meti]. Ili havis unu filon kaj tri nepojn. Lia duagrada kuzo estas Antal Mádl, historiisto pri literaturo, universitata instruisto.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

antaŭulo:
Árpád Göncz
Listo de Hungariaj Ŝtatestroj posteulo László Sólyom