Ferenc Nagy (juristo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Nagy
Ferenc Nagy 1900
Ferenc Nagy 1900
Persona informo
Naskiĝo 17-an de marto 1852 (1852-03-17)
en Virovitica
Morto 8-an de septembro 1928 (1928-09-08) (76-jaraĝa)
en Röjtökmuzsaj
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Ferenc NAGY [nadj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nagy Ferenc estis hungara juristo, politikisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1903). Lia nobela antaŭnomo estis verseghi.

Ferenc Nagy [1] naskiĝis la 17-an de marto 1852 en Verőce (nuntempa Virovitica en Kroatio). Li mortis la 8-an de septembro 1928 en Röjtökmuzsaj

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Nagy frekventis universitatojn en Vieno kaj Budapeŝto. En 1875 li diplomiĝis, poste li plulernis en Vieno, Lejpcigo, Berlino, Göttingen, Parizo. Li hejmenvenis en 1877 kaj li ekinstruis en universitato de Budapeŝto. Post 2 jaroj li instruis en universitato de Nagyvárad (nuntempa Oradea en Rumanio), ekde 1881 en Universitato Kolozsvár li ne nur instruis, sed ankaŭ estis dekano. Ekde 1891 ĝismorte li instruis en universitato en Budapeŝto. Inter 19011918 li estis deputito parlamenta, dume mallonge li estis vicministro. En 1912 li ricevis la titolon "sekreta konsilanto".

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A kereskedelmi társaságok jogi természete (1878)
  • A magyar kereskedelmi jog kézikönyve, különös tekintettel a bírói gyakorlatra I–II. (1884)
  • Magyar tengerjog (1894))
  • A magyar váltójog kézikönyve, különös tekintettel a bírói gyakorlatra és a törvényhozásra (1897.)
  • Törvényjavaslat a szövetkezetekről (Leĝo pri la kooperativoj), (1904)
  • Kereskedelmi jog (1913)

Fontoj[redakti | redakti fonton]