Ferenc Nezvál

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

NEZVAL Ferenc (naskiĝis 7an de februaro 1909 - mortis la 26an de novembro 1987 en Budapeŝto) estis emerita justicministro, estinta parlamentano, malnova batalanto de la laborista movado, iama membro de la Centra Komitato de la Hungara Socialisma Laborista Partio, iama prezidanto kaj laste honora prezidanto de Hungara Esperanto-Asocio, mortis post longa malsano la 26an de novembro 1987 en sia 78a vivojaro.

D-ro Ferenc Nezvál pruvis sian fidelon al la laborista kaj Esperanto-movadoj per agoj eĉ en la plej malfacilaj periodoj. Li naskiĝis la 7an de februaro 1909 en urbo Győr. Lia patro estis konsiliestro en Hédervár dum la la Hungara Sovetrespubliko en 1919, tial li estis kondamnita pasigi 12 jarojn en pundomo. Pro la malriĉo de la familio Ferenc Nezvál 11-jara fariĝis koĉero te grandbienulo, li devis forlasi eĉ la elementan lernejon en la kvina klaso. Liaj ligoj al la laborista movado estas, do, determinitaj.

Poste 1i ellernis la ĝustan metion, li ricevis laboron en la ŝufabriko de Münchengrätz kaj membiĝis en la Sindikata de la Ledindustriaj Laboristoj. Ekde 1925 li aktive partoprenis la laboristan movadon. En 1928 li, kiel partiano, troviĝis inter la membroj de la Hungarlanda Asocio de Komunistaj Junlaboristoj. Sekvajare, la 7an de novembro li organizis mutan demonstracion tra la bulvardo Erzsébet, kiu transiris en laŭtan manifestacion. La polico kaptis lin, kaj li estis kondamnita al dujara mallibereco, kiu provizore ne estis plenumita pro lia juna aĝo. En 1931 li partoprenis la duan kongreson de la Asocio de Komunistaj Junlaboristoj en arbaro apud Vieno, kie oni elektis lin membro de la centra estraro. En 1934 li estis denove arestita kaj metita sub daŭran polican kontrolon. Pro la laboristmovada aktivado en aprilo 1944 li estis internigita en koncentrejon, de kie li eskapis, kaj ĝis la liberiĝo li vivis en strikta politika kaŝiteco. Kun la organizita laboristaro li malebligis, ke la faŝistoj forportu la maŝinaron de la Mekanika Ŝufabriko.

Post la liberiĝo li havis respondecajn oficojn: li estis partisekretario de Angyalföld (13-a distrikto de Budapeŝto), poste en Óbuda (3a distrikto), li laboris inter 1949-1954 kiel vicurbestro de Budapeŝto kaj vicprezidanto de la Ĉefurba Konsilantaro. (Temas pri la ŝanĝiĝo de la nomo de la sama posteno.) Dume en 1950-1954 li studis en la Jurscienca Fakultata de la Sciencuniversitato Loránd Eötvös, kie li akiris diplomon. Inter 1954-56 li estis unua anstataŭanto de la ministro pri urbo- kaj vilaĝmastrumado, Inter 1957 kaj 1966 li kiel justicministro direktis kaj partoprenis la preparadon de multaj bazaj leĝoj de la Hungara Popolrespubliko.

Ferenc Nezvál estis inter 1951-56 vicmembro de la centra estraro de la partio, inter 1956-1970 li agadis kiel membro en la Centra Komitato de la Hungara Socialista Laborista Partio. Inter 1953-1956 li estis membro de la Prezidio de Hungara Popolrespubliko. Dum la jaroj 1957-1967 li troviĝis inter la membroj de la Centra Kontrola Komisiono de Hungara Socialisma Laborista Partio. Dum kvardek jaroj (1945-1985) li estis re- kaj reelektita kiel parlamentano; li aktive partoprenis, prezentis siajn proponojn, modifojn preskaŭ en ĉiuj sesioj. Lastatempe li gvidis la parlamentan komisionon por relabori la konstitucion de Hungario, Li, gvidata de bonvolo, luktis ĉiam por reformoj.

Li konatiĝis kun Esperanto en la laborista movado en sia juna aĝo. Inter 1977 kaj 1986 li estis prezidanto, poste honora prezidanto de Hungara Esperanto-Asocio, kie li direktis la preparlaborojn de la Statuto. Lian aktivan partoprenon dum la lastaj kelkaj jaroj malebligis lia graviĝanta malsano, tamen li ĉiam havis enorman interesiĝon pri la aferoj de HEA, kaj li ĉiam helpeme, subteneme kontribuis al la vastigo kaj plibonigo de la movado.

Lia rolo en la socia Vivo, la altaj distingoj montras, ke la socio alte taksis liajn meritojn. Li ricevis interalie ankaŭ la Laŭrokronan Flagordenon de la Hungara Popolrespubliko, kiu estas unu el la plej altaj distingoj.

Li estis ĉiam gaja, amikema, familiare senceremonia, kiu kreis ĉiam intiman etoson ĉirkaŭ li. En la estrarkunsidoj de HEA li ofte bonhumore, foje-foje eĉ uzante parabolojn kaj apelaciante al la sobra „kamparana" saĝo, montris la ĝustan solvon de multaj problemoj.

Li estas entombigita en la Nacia Panteono de Hungara Popolrespubliko. La ceremonion ĉeestis ankaŭ multaj esperantistoj, inter ili la nunaj movadaj gvidantoj.

hungare

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.