Ferenc Pálosi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

PÁLOSI Ferenc [pa:loŝi] estas rumania hungara fotisto. Li naskiĝis en Ceuaș la 2-an de oktobro 1932.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Pálosi fotadas de 1969, de 1982 li estas ano de fotoklubo Târgu Mureș. De 1984 li ekspozicias ankaŭ eksterlande. De 1989 li estas ano de Rumana Fotoartista Ligo. En 2002 li ricevis la titolon fotoartisto (Artist FIAP) de Interncia Fotoartista Ligo (FIAP). Li partoprenis 172 ekspoziciojn (85 enlande, 87 internacie). Li ricevis enlande 14, eksterlande 6 premiojn. Li havis 9 individuajn ekspoziciojn.

Fonto[redakti | redakti fonton]