Ferenc Papolczy

El Vikipedio, la libera enciklopedio

PAPOLCZY Ferenc (pro. papolci) estis hungara kuracisto pri oftamologio naskita en Nadjvarado la 19-an de novembro 1901 kaj mortinta en Budapeŝto la 24-an de junio 1971.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Papolczy diplomitiĝis en Budapeŝto. De 1927 ĝis 1941 li laboris en oftamologikliniko flanke de profesoroj Emil Grósz, László Blaskovics kaj József Imre. Li ricevis enlandan esplorstipendion (1929–31). En 1937 oni habilitis lin privatprofesoro. Li estis inter 1941–1971 ĉefkuracisto pri oftamologio de malsanulejo Szent István Kórház. Oni elektis lin ano de la asocio franca kaj angla pri oftamologio. Lia ĉefa scienca laboro estis la esploro de histologia malsaniĝo de okultumoroj.

Fonto[redakti | redakti fonton]