Ferenc Puskás (armeinĝeniero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ferenc Puskás [ferenc puŝkAŝ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Puskás Ferenc estis hungara armeinĝeniero, negocisto. Lia nobela antaŭnomo estis ditrói. Lia frato estis Tivadar Puskás.

Memortabulo pri fratoj Puskás

Ferenc Puskás [1] naskiĝis la 30-an de marto 1848 en Pest (urbo). Li mortis la 22-an de marto 1884 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Puskás frekventis lernejojn ĉefe en Vieno, kie li akiris diplomon. Post siaj studoj li iĝis oficiro, sed pro peto de sia frato li forlasis la armeon kaj ili kune establis telefoncentralojn ekde 1879 en la pli grandaj urboj en Hungarlando. Pro la multe da laboro li mortis frue, sed estas li, kiu instalis la unuan hungaran telefoncentralon.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Budapeŝto

Fontoj[redakti | redakti fonton]