Ferenc Puskás (futbalisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Puskás
futbala ludisto kaj trejnisto
futbala ludisto kaj trejnisto
Persona informo
Naskonomo Ferenc Purczeld Bíró
Aliaj nomoj Puskás Öcsi • El Comandante Galopante • El Cañoncito Pum • Pancho Puskas
Naskiĝo 2-a de aprilo 1927
en Kispest, Hungario
Morto 17-a de novembro 2006
en Budapest, Hungario
Mortokialo pneŭmonito
Tombo Baziliko de Stefano la 1-a
Lingvoj hungarahispana
Ŝtataneco HungarioHispanio
Familio
Edz(in)o Erzsébet Hunyadvári
Okupo
Okupo futbalisto • futbala trejnisto
TTT
Retejo http://www.puskas.com/en/home.html
vdr

PUSKÁS Ferenc [puŝkaŝ], (originale Purczeld Ferenc) (naskiĝis en Kispest (Hungario) la 2-an de aprilo 1927, mortis en Budapest la 17-an de novembro 2006) estis futbalisto (avanulo, mezulo), trejnisto, kapitano de la fama hungara futbalgrupo (orteamo), olimpiano, olimpika ĉampiono.

Li ludis kiel maldekstra ŝturmanto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li komencis futbali per helpo de la trejnista patro en la futbalklubo „Kispesti AC”. Li ludis en Hungario nur en tiu grupo kaj en ties jura posteulo en la Budapeŝta Honvéd. Li estis elektita en aĝo de 18, en 1945 al la nacia teamo, kiam la teamo ludis kontraŭ Aŭstrio (venkis Hungario je 5:2). En 1952 li estis kapitano de la hungara futbalgrupo, gajnanta la olimpikan ormedalon en Helsinko. Li akiris kvinfoje la hungaran ĉampionecon kun Honvéd, li estis kvarfoja hungara golreĝo. En 349 ĉampiona ludoj li akiris 358 golojn.

Li lastfoje aperis en la hungara nacia futbalteamo en 1956, la 14-an de oktobro, kiam la hungara teamo venkis kontraŭ Svislando je 2-0.

Post la hungara revolucio de 1956, li elmigris kaj fine setlis en Hispanio, kie li iĝis ludisto de Real Madrid. Tie li atingis dum 179 ludoj 154 golojn. La aktivan futballudon li finis en aĝo de 40. Post sia emeritiĝo, li estis trejnisto.

En 2004, li iĝis la Sportisto de la nacio. Oni nomis pri li la plej grandan hungaran stadionon, kiun oni nomis pli frue Popolstadiono (hungare Népstadion).

Li mortis en 2006 pro alchajmero.

Familiaj skandaloj en 2005[redakti | redakti fonton]

En 2005 li suferis je gravaj mensaj malsanoj (onidire li jam ne sciis pri la ekstero) kaj por la kuracado oni organizis memorludon por financi lian flegadon. Liaj edzino kaj filino okazigis skandalon en Hungario pro iliaj monavidaj kondutoj (Ili asertis, ke ili ne havis monon por la flegado; dumtempe la hungara ŝtato financis la flegadon, Puskás ricevis apartan ĉambron – kvankam li apenaŭ pagis en Hungario sanasekuran monon- , eĉ Real Madrid daŭre ĝiris monon por la familio ktp.). Ili eĉ vendis ormedalojn, ĉampionajn memoraĵojn, ŝuojn de Puskás, kiujn aĉetis hungaro.

Oni ligas la legendan sentencon de „Kis pénz kis foci, nagy pénz nagy foci” „Moneto-futbaleto, Monego-futbalego.” al li.

Futbalgrupoj kie li ludis[redakti | redakti fonton]

Ĉefaj atingoj kiel ludisto[redakti | redakti fonton]

  • 5-obla hungara ĉampiono
  • 4-obla hungara golreĝo
  • 6-obla hispana ĉampiono
  • 2-obla Copa del Rey-venkinto
  • 5-obla hispana golreĝo
  • 3-obla EPV-venkinto (Eŭropa Pokalo de Venkintoj)
  • 2-obla EPV-golreĝo
  • Olimpika ĉampiono (1952)
  • Venkinto de Eŭropo-pokalo (1953)
  • Arĝenta medalo kiel mondĉampiono (1954)
  • 84-obla hungara naciteamano
  • 4-obla hispana naciteamano
  • Mondteamano
  • Eŭropo-teamano

Trejnista kariero[redakti | redakti fonton]

  • Alicante (hispana)
  • San Francisco Gales (usona)
  • Vancouver Royals (kanada)
  • CD Alavés (hispana)
  • Panathinaikosz (greka)
  • Colo-Colo (ĉilia)
  • Sauda Arabio
  • Real Murcia (hispana)
  • AEK Ateno (greka)
  • al-Maszri (egipta)
  • Sol de América (paragvaja)
  • Cerro Porteño (paragvaja)
  • Panhellenic Melbourne (aŭstralia)
  • 1992: trejnisto de junulara teamo de Hungara Futbala Asocio-, poste ties internacia direktoro
  • 1993 aprilo-julio: kapitano de la hungara nacia futbalteamo

Ĉefaj sukcesoj kiel trejnisto[redakti | redakti fonton]

  • 3-obla greka ĉampioneco
  • EPV-finalludo
  • 1-obla aŭstralia ĉampioneco
  • 1-obla aŭstralia pokalvenkinto

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]