Ferenc Rofusz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Rofusz
Persona informo
Naskiĝo 19-an de aŭgusto 1946 (1946-08-19) (77-jaraĝa)
en Budapeŝto
Loĝloko HungarioOkcidenta GermanioKanado
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Arta Universitato Moholy-Nagy
Okupo
Okupo animaciistofilmreĝisoro
vdr

ROFUSZ Ferenc (Budapeŝto, 1946) estas desegnofilmo-reĝisoro, la unua Oskar-premiita el Hungario.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en 1946 en Budapeŝto. Li jam kiel bazlernejano interesiĝis pri la filmverkado, pro tio vizitis desegnistan fakrondon. Poste li eklaboris ĉe Mafilm kiel dekoraĵpentristo kaj filmdesegnisto.

En 1968 li faris sukcesan eniran ekzamenon al Pannónia Filmstúdió, kie laboris kiel fazodesegnisto, poste kiel animaciisto.

En 1972 li kunlaboris la movobildan adaptaĵon de Johano la Brava, poste, apud Marcell Jankovics, faris la desegnofilmserion Gusztáv.

En 1974 laŭ ideo de Nepp József li faris sian unuan "propran" filmon (Ŝtono).

En 1981 li gajnis Oskar-premion pro sia verko A Légy (La muŝo). La tri minuta filmeto prezentas nian mondon tra la okuloj de muŝo.

En 1982 li faris sian filmon Holtpont (Morta punkto), tiun sekvis en 1984 la Gravitáció, kies scenaro pretiĝis jam antaŭ preskaŭ dek jaroj.

En 1988 li endonis sian peticion en la bonnan kanadan ambasadon, kaj post du semajnoj ricevis la permeson por enmigrado. Li laboras en Kanado ĉe la Nelvana.

Nuntempe li estas sekciestro de C47 Films.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]