Saltu al enhavo

Ferenc Ruzsa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Ruzsa
Persona informo
Naskiĝo 14-an de oktobro 1957 (1957-10-14) (68-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Fazekas Mihály Gimnázium
Universitato Eötvös Loránd (–1982) Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Imre Ruzsa Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo filozofo
hindologo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Ferenc Ruzsa [ruĵa], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Ruzsa Ferenc estis hungara hindologo, filozofo, altlerneja instruisto. Lia patro estis Imre Ruzsa.

Ferenc Ruzsa[1][2] naskiĝis la  14-an de oktobro 1957 (nun 1957-10-14) en Budapeŝto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Ferenc Ruzsa maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li akiris magistron pri hindologio kaj filozofio en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1982. Post la diplomo li estis jardekon komputilisto, sed inter 1983-1986 li havis stipendion. En 1992 li revenis en la universitaton por instrui, en 1998 li estis levita docento, profesoro en 2017. Inter 1994 kaj 2009 li instruis ankaŭ en hu:A Tan Kapuja Buddhista Főiskola (en 1997 li estis levita katedrestro, en 2005 profesoro, en 2007 rektoro. Intertempe li akiris sciencan gradon Ph.D. en 1994, en la sekva jaro li kandidatiĝis (CSc), fine doktoriĝis en 2017 antaŭ la Hungara Scienca Akademio, lia habilitiĝo okazis en 2016, dum li ricevis stipendiojn inter 1998–2001 kaj 2002–2005. Liaj ĉeftemoj estis la frua budhismo, Indusa Kulturo, moderna analiza filozofio, hindarja lingvaro kaj dravida lingvaro.

Liaj libroj

[redakti | redakti fonton]
  • Adi-Ŝankaro: A Brahma-szútra magyarázata (1996)
  • A klasszikus szánkhja filozófiája (1997)
  • A' meta-physica mívelésének hasznárúl (2005)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]