Ferenc Sajdik

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Sajdik
Persona informo
Naskiĝo 21-an de aŭgusto 1930 (1930-08-21) (93-jaraĝa)
en Neuenhagen bei Berlin
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Infanoj 2
Okupo
Okupo grafikartisto • karikaturisto • scenaristo
vdr

Ferenc SAJDIK [ŝajdik], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sajdik Ferenc estas hungara grafikisto, karikaturisto.

Ferenc Sajdik [1] Arkivigite je 2013-03-30 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 21-an de aŭgusto 1930 en Neuenhagen.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Sajdik komence estis presisto, kie li interesiĝis pri karikaturoj. En 1955 li eklaboris en gazeto de Hungara Radio, kie li tuj iĝis talenta karikaturisto. En 1965 li aliĝis al stabo de Ludas Matyi, kiu estis la plej grava satira gazeto. Liaj desegnitaj figuroj iĝis tuj popularaj tutlande. En 1990 la gazeto malaperis, ĉar ĝi ligiĝis al la ĝis tiam unusola partio. Baldaŭe desegnaĵoj de Sajdik aperis en aliaj gazetoj, krome li ilustris librojn kaj desegnis filmojn. Li ricevis premion Kossuth en 2013, ekde 1977 ankaŭ aliajn premiojn.

Liaj desegnofilmoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • fabeloj de Jean de La Fontaine (serio)
  • Pom Pom meséi (serio por infanoj)
  • A nagy ho-ho horgász (serio por infanoj)
  • Bontott csirke (furora reklamo)

Fontoj[redakti | redakti fonton]