Ferenc Scheffler

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ferenc SCHEFFLER [ŝefler] estis rumania hungara romkatolika teologia verkisto, redaktoro. Li naskiĝis en Kálmánd la 3-an de oktobro 1894 kaj mortis en Kluĵo 29-an de oktobro 1956. Li estis la frato de episkopo János Scheffler.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Ferenc Scheffler finis teologion en Budapeŝto kaj samloke li doktoriĝis pri teologio. Inter 1918–20 li estis helppastro en Fehérgyarmat, pli poste profesoro pri teologio en Satmaro, kie li instruis ankaŭ juron. Li estis respondecredaktoro de Szabad Szó (1926–27), Új Élet (1927–28), Katholikus Élet (1929–31). De 1931 li estis en Oradea direktoro de gazetoj Erdélyi Lapok, poste de Magyar Lapok. Li verkis lernolibrojn (Ószövetségi iskolai Biblia (Kv. 1923; II. eld. samloke. 1939); Újszövetségi iskolai Biblia (sl. 1923; II. eld. sl. 1927). Li tradukis la unuan parton de libro Felnőttek katekizmusa de Franz Spirago (Szatmárnémeti 1928)

Fonto[redakti | redakti fonton]