Ferenc Storno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Storno
Ferenc Storno
Ferenc Storno
Persona informo
Naskiĝo la  20-an de februaro 1821(nun 1821-02-20)
en Hungario Kismarton (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio)
Morto la 29-an de januaro 1907
en Hungario Sopron (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Ŝtataneco Aŭstrio-HungarioAŭstra imperio
Familio
Infano Ferenc Storno
Okupo
Okupo arkitekto • pentristo • restorer • artkolektanto
vdr

Ferenc Storno, laŭ hungarlingve kutima nomordo Storno Ferenc estis hungara kamenpurigisto, pentristo, restaŭristo, arkitekto, artkolektisto.

Gazeta ilustraĵo pri Ferenc Storno

Ferenc Storno[1] naskiĝis la 20-an de februaro 1821 en Kismarton (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempa Eisenstadt en Aŭstrio), li mortis la 29-an de januaro 1907 en Sopron (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Storno apartenis al la germana minoritato de la lando, en la familio estis tradicio la kamenpurigista profesio. Li lernis la profesion en Landshut, poste li estis migranta kamenpurigisto en Hungarlando. Libertempe li ŝatis pentradi, sed la familia biĝeto ne permesis la plian lernadon. Ekde 1845 li laboris en kamenpurigista majstro, kiu baldaŭ mortis kaj Storno edziĝis al la vidvino, li transprenis la metiejon. Poste li povis okupiĝi ankaŭ pri artoj, li komencis kolekti artaĵojn. Helpe de urbaj mecenatoj en Vieno li studis de Friedrich von Amerling. En la 1850-aj jaroj foje-foje li havis plurajn artajn taskojn en Vieno. Ekde 1863 li ricevis similajn taskojn de Flóris Ferenc Rómer jam en Hungarlando. Ekde la 1870-aj jaroj liaj ambaŭ filoj (same kamenpurigistoj) helpis lin. Li ricevis premiojn de Francisko Jozefo la 1-a (Aŭstrio) kaj papo. Lia artkolektaĵo nun estas muzeo en Sopron.

Elektitaj restaŭraĵoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]