Ferenc Zipernovszky

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ferenc Zipernovszky, hungare Zipernovszky Ferenc, Esperante Francisko Zipernovszky estis hungara inĝeniero. Li havis parencecon kun inventisto Károly Zipernowsky.

Ferenc Zipernovszky

Ferenc Zipernovszky naskiĝis la 29-an de julio 1883 en Budapeŝto. Li mortis la 10-an de februaro 1957 en Budapeŝto.

Biografio

Ferenc Zipernovszky frekventis universitaton en Budapeŝto, kie poste li instruis 2 jarojn. Baldaŭe li eklaboris, kiel inĝeniero. Post 2 jaroj li studvojaĝis al eŭropaj landoj kaj al Usono. Hejmenveninta en 1911 li havis estran postenon. Li okupiĝis pri transformatoroj kaj lampoj. Unike li aranĝis stacion pri la bona lumigado. La 2-a mondmilito baris lian eksterlandan karieron. Li ofte prelegis kaj verkis fakartikolojn.

Fontoj

  • Hungara Vikipedio