Ferenciek tere (metrostacio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenciek tere
Antaŭĉambro de la metrostacio, kie komenciĝas la rulŝtuparpoj malsupren
Antaŭĉambro de la metrostacio, kie komenciĝas la rulŝtuparpoj malsupren
metrostacio • subtera stacio
Situo
Lando Hungario Hungario
Urbo Budapeŝto
Geografia situo 47° 29′ 35″ N, 19° 3′ 21″ O (mapo)47.49316919.05592Koordinatoj: 47° 29′ 35″ N, 19° 3′ 21″ O (mapo)
Ferenciek tere (Budapeŝto)
Ferenciek tere (Budapeŝto)
DEC
Ferenciek tere
Ferenciek tere
Ferenciek tere
Situo de Ferenciek tere
Map
Ferenciek tere
Ecoj
Tipo subtera
Kajoj 1 insula
Historio
Malfermo 31-a de decembro 1976
Administrado kaj utiligado
Proprietulo Metroo de Budapeŝto
Trafikanto BKV
Linio
Antaŭa stacio Posta stacio
Kálvin tér Deák Ferenc tér
vdr

La Ferenciek tere (=placo de franciskanoj) estas grava metrostacio en Budapeŝto. Ĝi situas la plej proksime al la Danubo. La nomo venis de la samnoma placo, la placo de Preĝejo Sankta Petro (Belváros) laŭ la placo, kies posedantoj estis franciskanoj. Dum la socialismo la metrostacio kaj la placo havis la nomon Felszabadulás tér (=placo liberiĝo).

Historio[redakti | redakti fonton]

Inter 19701976 okazis konstruado de tiu ĉi stacio kun subirejo. En 1976 nur itinero ekfunkciis. La kajo havas solan elirejon kun 3 rulŝtuparoj, unu funkcias al malsupro, la dua al supro, la tria laŭ neceso. Post jaroj la linio estis plilongigita, sed tio ne tuŝis la stacion. Tiu metrostacio (eĉ metrolinio) ĝis 2017 neniam estis renovigita. Kelkaj asertas, ke la metrolinio jam estas vivdanĝera. En 2017 kelkaj vagonoj estis ŝanĝitaj al pli modernaj, la malnovaj estis faritaj en Sovetunio, la novaj en Rusio.

Kontaktoj[redakti | redakti fonton]

La Ferenciek tere estas trafika nodo, krom la metroo haltas sur la placo pluraj aŭtobusoj. Krom la menciita preĝejo en la proksimeco troviĝas Departementa domo (Pest), Literatura Muzeo Petőfi, Teatro Katona József, Universitata Biblioteko (ELTE), Teologia Monaĥa Altlernejo Sapientia.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]