Ferencszállás
Ferencszállás (ferencsAlAŝ) estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Csongrád, en subregiono de Makó. La loknomo signifas: tranoktejo Francisko.
Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]
- Areo: 6 km²
- Loĝantaro: 650
- Poŝtkodo: 6774
- Telefonprefikso: 62
Situo[redakti | redakti fonton]
Ferencszállás situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Maros, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Szeged-Makó. Troviĝas Makó 10,5 km-ojn, Kiszombor 6 km-ojn, Klárafalva 2,5 km-ojn, Deszk 9,5 km-ojn for.
Historio[redakti | redakti fonton]
Fine de la turka erao la regiono senhomiĝis. Poste tabakokultivistoj konstruis sekigilojn en tiu areo, kiu havis la nomon Kukutyin [kukutjin]. Barono Ferenc Gerliczy (gerlici) aĉetis la kampojn kaj fondis tie biencentron. Tio estis ĝermo de la vilaĝo. La vilaĝnomo devenas de nomo de Gerliczy. La riverbordo apartenas al Nacia parko.