Fereydoun Hoveyda
| Fereydoun Hoveyda | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Naskiĝo | 21-an de septembro 1924 en Damasko | ||||
| Morto | 3-an de novembro 2006 (82-jaraĝa) en Clifton | ||||
| Mortis pro | naturaj kialoj | ||||
| Mortis per | kancero | ||||
| Lingvoj | franca vd | ||||
| Ŝtataneco | Irano | ||||
| Alma mater | Sorbono - internacia juro | ||||
| Partio | Rastakhiz Party (en) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | diplomato verkisto scenaristo tradukisto filmkritikisto historiisto politikisto | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Fereydoun HOVEYDA (n. la 21-a de septembro 1924 en Damasko, Sirio ; m. la 3-a de novembro 2006 en Clifton, Virginio) estis irana politikisto, diplomato kaj verkisto. Li estis la ambasadoro de Irano ĉe la Unuiĝintaj Nacioj de 1971 ĝis 1979. [1]
Vivo
[redakti | redakti fonton]Fereydoun Hoveyda naskiĝis en Damasko, kie lia patro, Habibollah Hoveyda, funkciis kiel la Ĝenerala Konsulo de Irano. Lia patrino, Afsar-ol-Molouk Fatmeh, estis kaĝara princino. Post ilia geedziĝo, lia patro ricevis la titolon "Ayn al-Molk" ("Okulo de la Imperio") de la reganta kaĝara reĝo. Li ankaŭ estas nevo de diplomato Abdol Hossein Sardari, kiu estas konata pro savado de multaj judoj en Parizo dum la Dua Mondmilito.
Fereydoun kreskis en Libano, Sauda Arabio, kaj Irano. Li doktoriĝis pri internacia juro kaj ekonomiko ĉe la Universitato Sorbonne en Parizo en 1948.
Kiel lia patro, Hoveyda eniris la diplomatian servon kaj nelonge funkciis kiel gazetara ataŝeo antaŭ ol akompani sian profesoron, René Cassin, en la preparado de la Konferenco de San-Francisko, kiu kondukis al la fondo de UN. Li poste helpis verki la Universalan Deklaracion de Homaj Rajtoj kaj estis unu el ĝiaj subskribintoj.
Li poste laboris por UNESKO. Dum tiu ĉi plilongigita restado en Parizo, li komencis verki romanojn. Li ankaŭ estis fondinto de "Cahiers du Cinema", filmrevuo kiu antaŭenigis la novan generacion de junaj filmreĝisoroj. Li verkis la scenaron por la filmo India - Matri Bhumi (1959) de Roberto Rossellini.
Hoveyda funkciis kiel vicministro pri eksterlandaj aferoj al la ŝaho Mohammad Reza Pahlavi de 1966 ĝis 1971. Kiel tia, li, kune kun la ŝaho kaj lia frato Amir Abbas Hoveyda, malsukcese celvarbis la tiaman usonan prezidanton Lyndon B. Johnson por fini la Vjetnaman militon.
En 1973, li fariĝis prezidanto de la UN-Komitato por Internacia Malarmado.
Post la detronigo de la ŝaho fare de opoziciantoj kaj la sekvantoj de ajatolo Ruhollah Ĥomejni en 1979, Hoveyda estis devigita forlasi la diplomatian servon. Lia frato, Amir Abbas Hoveyda, kiu funkciis kiel ĉefministro ĝis aŭgusto 1977, estis ekzekutita de la subtenantoj de Ĥomejni. En malferma letero al la nova ĉefministro en la New York Times, li priskribis la ekzekuton de sia frato kiel murdon. Samtempe, li ankaŭ kritikis la korupton ene de la reĝimo de la ŝaho.
Hoveyda poste publikigis pri temoj inkluzive de la danĝeroj de islama ekstremismo kaj estis vizitanta akademiulo ĉe la Nacia Komitato pri Usona Ekstera Politiko en Novjorko .
Verkaro
[redakti | redakti fonton]Hoveyda estis bonkonata kiel aŭtoro de 18 romanoj kaj ne-fikcio en la franca, angla.
- HISTOIRE DU ROMAN POLICIER, 1965
- (1967) Dans une terre étrange, p. 157.
- Les quarantaines, 1962 (French Edition) (ISBN 978-2-070-23254-3)
- Les Neiges du Sinai, 1973 (French Edition) (ISBN 978-2-070-28537-2)
- (1980) The Fall of the Shah. Wyndham Books, p. 221. ISBN 978-0-671-61003-6.
- Que Veulent les Arabes? (What do Arabs Want?), 1991 (French Edition) (ISBN 978-2-876-91140-6)* (1992) L'islam bloqué. R. Laffont, p. 249. ISBN 978-2-221-07411-4.
- The Sword of Islam; Le Glaive de l'Islam (ISBN 978-2-207-23018-3)
- War and American Women : Heroism, Deeds and Controversy, 1997 (kunverkita kun William Breuer) (ISBN 978-0-275-95717-9)
- The Broken Crescent: The Threat of Militant Islamic Fundamentalism, 1998 (kunverkita kun Loustaunau, Martha O) (ISBN 978-0-275-95837-4)[3]
- The Hidden Meaning of Mass Communications (2000)[4]
- The Shah and the Ayatollah: Islamic Revolution and Iranian Mythology (2003)
- Dead End Islam
Li estis ankaŭ kunverkis scenaron la filmo India de Roberto Rossellini el 1959.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Fereydoun Hoveyda, 82; ex-Iranian ambassador to the United Nations", 7 November 2006.
- ↑ Sullivan, Patricia, "Fereydoun Hoveyda; Iranian Delegate to United Nations During Shah's Rule", 8 November 2006. Kontrolita 9 August 2013.
- ↑ Fereydoun Hoveyda, The Broken Crescent: The "Threat" of Militant Islamic Fundamentalism. Sage Publications, Inc..
- ↑ Fereydoun Hoveyda. (1 January 2000) The Hidden Meaning of Mass Communications: Cinema, Books, and Television in the Age of Computers. Greenwood Publishing Group. ISBN 978-0-275-96996-7.

