Fereydoun Moshiri
| Fereydoun Moshiri | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| Naskiĝo | 22-an de septembro 1926 en Teherano | |
| Morto | 24-an de oktobro 2000 (74-jaraĝa) en Teherano | |
| Mortis pro | naturaj kialoj | |
| Mortis per | leŭkemio | |
| Tombo | Behesht-e Zahra (en) | |
| Lingvoj | persa vd | |
| Loĝloko | Teherano vd | |
| Ŝtataneco | Irano (1979–2000) Dinastio Pahlavi (1926–1979) | |
| Alma mater | Teherana universitato | |
| Profesio | ||
| Okupo | poeto ĵurnalisto verkisto | |
| En TTT | Oficiala retejo vd | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Ferejdun MOŜIRI (perse ﻓﺮﻳﺪﻭﻥ ﻣﺸﻴﺮى), (n. je aŭgusto 1926 en Teherano, Irano; m. la 24-an de oktobro 2000, samloke) estis unu el la plej eminentaj persaj poetoj, kiu verkis persajn poemojn en kaj modernaj kaj klasikaj stiloj.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Lia praavo patrinflanka, Mirza Javid al-Mamalik, estis unu el la gravaj poetoj de la Kaĝara dinastio. Post kompletigo de sia bazlernejo en Maŝhado kaj Teherano, li enskribiĝis en la Teherana Komunikada Faklernejo. Dum ankoraŭ en lernejo, Moschiri verkis poemojn, el kiuj kelkaj estis publikigitaj en revuoj. Li studis ĵurnalismon kaj fariĝis ŝtatoficisto. Aldone al sia pli posta laboro kiel literatura ĵurnalisto, li daŭre verkis poemojn, kiuj estis kolektitaj en lia unua volumo de poemaro, Teshne-ye Tufan, en 1955. Jaron antaŭe, li edziĝis al artstudento Eghbal Akhawan, kun kiu li havis du infanojn. Aliaj gravaj verkoj aperis en 1962 kaj 1967, ĉefe temigante socian justecon kaj humanitarajn aferojn.
Liaj poemoj estas inter la plej popularaj en moderna literaturo en la perslingva mondo hodiaŭ.
Verkado
[redakti | redakti fonton]Lia unua poemo estis publikigita en la gazeto Iran-i Ma (Nia Irano) en 1944. Ekde 1954, li kontribuis al la revuo Malferma Menso(Roshanfikr Teşne-yi Tûfân (Soifa je la Ŝtormo), estis publikigita en 1955 kun antaŭparoloj de Şehriyâr kaj Deshti (la libro, kiu unue estis publikigita kiel Nâyafte (Netrovita), ricevis ĉi tiun nomon nur en pli postaj eldonoj). Gonâh-i Deryâ (La Peko de la Maro) sekvis jaron poste. Per ĉi tiuj du libroj, en kiuj li sintezis la poezion de Nima kun klasika persa poezio, li altiris la atenton de gravaj junaj poetoj de la periodo, kiel ekzemple Furûğ-i Farrokhzad. Unu el la plej konataj poemoj de nuntempa irana literaturo, Kûçe (La Strato), estis publikigita en 1960 kaj ĉi tiu poemo estis inkludita en lia tria poemaro, Ebr u Kûçe (La Nubo kaj la Strato), kiun li publikigis post paŭzo de ses jaroj. Alia grava poemaro, Behâr Râ Bâver Kon (La Unua Kredanto), estis publikigita en 1967.
Publikiginte dek unu poemarojn dum sia literatura vivo, Mushiri mortis en Teherano la 25-an de oktobro 2000.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- 1955: Gonah-e Darya (La Peko de la Maro)
- 1958: Najafteh (Nemalkovrita)
- 1960: Abr-o Kutscheh (La Nubo kaj la Strato)
- 1970: Parvaz Ba Khorshid (Fluganta kun la Suno)
- 1978: Bahar ra Bavar Kon (La Unua Kredanto)
- 1988: Ah Baran (O, la Pluvo)
- 2001: Ta Sobh-e Tabnak-e Ahura'ii (Ĝis la malhela Ahurika krepusko)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Fereydoon Moshiri ĉe Irana Ĉambro Socio
- La vivo de Fereydoon Moshiri
- Kooche de Darya DadvarArkivigite je 2015-04-21 per la retarkivo Wayback Machine
- Koucheh (aleo, aŭ vojeto), poemo verkita kaj legita de Fereydoon Moshiri, Fereydoun Moshiri ĉe YouTube (4 min 6 sek). Teksto: Koucheh.

