Ferketinec

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferketinec
settlement in Croatia
Administrado
Poŝtkodo 40316
Demografio
Loĝantaro 157  (2021) [+]
Loĝdenso 79 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 28′ N, 16° 31′ O (mapo)46.46716.517Koordinatoj: 46° 28′ N, 16° 31′ O (mapo) [+]
Areo 2 km² ( 200 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Ferketinec (Kroatio)
Ferketinec (Kroatio)
DEC
Ferketinec
Ferketinec
Situo de Ferketinec

Map

vdr

Ferketinec, hungare Alsóferencfalva estas ne memstara, malgranda vilaĝo en Kroatio, en distrikto Međimurje, en municipo de Podturen.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Loknomo[redakti | redakti fonton]

La historia hungara loknomo estis la sama, ol la kroata. Fine de la 19-a jarcento pro la hungariga politiko la vilaĝo ricevis novan hungaran loknomon.

Situo[redakti | redakti fonton]

Ferketinec situas laŭ flankovojoj, Muro (rivero) preterfluas.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio okazis en 1490 en latina formo "Poss. Herkodynez". Laŭ priskribo de András Vályi: "FERKETINETZ. Kroata vilaĝo en Zala (reĝa departemento). Grafo Álthán havas la bienojn, la loĝantoj estas katolikoj. Ĝi kuŝas en proksimeco de Godthurn. La terkvalito estas meza, tial ĝi apartenas al la dua klaso" [1] Arkivigite je 2013-05-18 per la retarkivo Wayback Machine.

Ĝis Traktato de Trianon Alsóferencfalva apartenis al Hungara reĝlando, al Zala (reĝa departemento), al distrikto Csáktornya, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo senbatale okupis la regionon kaj post 10 tagoj transdonis ĝin al Hungario. Ĝis 1945 tio estis parto de Hungario, poste denove de Jugoslavio kaj ekde 1991 de Kroatio.